Vee-Jay Records estas usona diskeldonejo fondita en 1950-aj jaroj, situa en Ĉikago kaj specializita en bluso, ĵazo, ritmenbluso kaj rokanrolo.

Vee-Jay Records
diskeldonejo vd
Dum 1953 - 1966
Sidejo Ĉikago
Lando Usono
filiaj kompanioj Tollie Records vd
vdr

Tiu marko estis fondita en 1953 de Vivian Carter kaj James C. Bracken, geedza teamo kiu uzis la supozitan prononcon de siaj inicialoj (Vee por V kaj Jay por J) por la marka nomo.[1] Frato de Vivian, nome Calvin Carter, estis la priserĉisto de artistoj por la marko. Ewart Abner, iama en Chance Records, aliĝis al la marko en 1955, unue kiel administristo, poste kiel vicprezidento, kaj finfine kiel prezidento. Unu el la plej fruaj diskeldonejoj poseditaj de afrik-usonanoj,[2] Vee-Jay tuj iĝis grava kompanio de ritmenbluso, kaj ilia unua kanto registrita venis al la pintaj dekoj en la landaj pintaj rangoj.

Notoj redakti

  1. Thompson, Dave (2002). A Music Lover's Guide to Record Collecting, pp. 286-89. San Francisco: Backbeat Books. ISBN 0-87930-713-7.
  2. Wickman, Forrest (10a de Januaro, 2013). "How a Black Label Brought the Beatles to America". Slate. Alirita la 7an de Julio, 2018.