Arpeĝo estas muzika fakvorto por akordo, je kiu la unuopaj tonoj ne eksonas samtempe, sed unu post la alia en mallongaj distancoj. Oni ankaŭ diras rompita, aŭ dissolvita akordo.

Notado kaj realigo de arpeĝo

Difino kaj sono redakti

Aŭdekzemplo

La vorto devenas de arpa, ital. por harpo, signifas do laŭvorte, ke oni ludu la akordon „harpece“, kiel per harpo. Se arpeĝo ne estas elnotita per precizaj notvaloroj, ĝi estas markita per vertikala serpentuma linio antaŭ la arpeĝenda akordo.

Plivastasence „arpeĝata“ aŭ „arpeĝenda“ estas formo de akompanado en la tonmetado: La akompanadon ne konsistigas memstaraj kontrapunktaj voĉoj nek homofoniaj akompanakordoj, sed akordoj fenditaj en okono- aŭ deksesono-serioj, ofte ankaŭ punktitaj. Tio sekvigas pli grandan eventodensecon en la akompanaĵo kaj per tio pli dense efikan tonmetaĵon. Ĉi tiu formo de akompanado estis aparte ŝatata en la muziko de la frua klasikismo.

Historio redakti

Arpeĝo apartenis origine, kiel ekzemple la trilo, al la muzikaj ornamadoj, kiujn ne fiksis la komponisto, sed realigis la muzikistoj laŭ gusto kaj povo. Por la jaro 1500 unuaj skizaĵoj da ornamadoj per signoj estas dokumentitaj. Difinoj de ilia realigoj okazis en la 18-a jarcento, precipe per François Couperin kaj Carl Philipp Emanuel Bach.[1]

En pli nova tempo elektrogitaristoj kombinas por alceli pli altan ludorapidecon ofte arpeĝon kun ekonomia viŝplukado (arpeĝo sur du aŭ pli kordoj por ludi melodion). En elektronika muziko, ekzemple en sinteziloj oni uzas arpeĝilon por registri arpeĝon, kiu estas deludebla per unu frapo aŭ signalo.

Literaturo redakti

  • Heinrich Lindlar (eld.): Musikhandbuch in 2 Bänden. Rowohlt, Reinbek 1973; p. 36s.

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. Heinrich Lindlar: Musikhandbuch (1973), p. 36