Rektelimina konkurso
![]() | Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Pokalo. |
Rektelimina konkurso aŭ rekta elimino aŭ KO-sistemo aŭ pokalo (angle "cup") estas formo de konkurso en sporto aŭ alia ludo. En rektelimina konkurso partoprenanto (persono aŭ teamo) kiu malgajnas unu matĉon aŭ ludon estas tuj eliminita, kaj perdas ŝancon gajni la konkurson. Tio kunportas ke ĉe fino la gajninto de la konkurso gajnis ĉiujn siajn matĉojn aŭ ludojn. Komence oni hazarde lotumas parojn da partoprenantoj kiuj ludas unu kontraŭ la alia. Pro tio eblas aserti ke la sistemo estas maljusta, ĉar povas okazi ke relative forta partoprenanto estas eliminita jam post komenca ludo kontraŭ la venonta gajninto de la konkurso, dum ke bonŝanchava malforta partoprenanto povas travivi plurajn ludojn renkontante eĉ malpli fortajn kontraŭulojn.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/9/90/SixteenPlayerSingleEliminationTournamentBracket.svg/220px-SixteenPlayerSingleEliminationTournamentBracket.svg.png)
Eventoj kun nomo "pokalo" (angle "cup", hispane "copa" aŭ simile)
redaktiFutbalo
redakti- Pokalo de FIFA-konfederacioj
- Copa Rio (internacia ĉampioneco)
- Interkontinenta Pokalo
- Eŭropa Ligo de UEFA (antaŭe nomata "UEFA Cup")
- Amerika Pokalo ("Copa América")
- FA-Pokalo
Cetere
redakti- Pokalo Ikaro (flugado)