Rektosegmentostreko – en geometrio, parto de rekto entenata inter du ĝiaj punktoj kune kun ĉi tiuj punktoj mem. Segmento tute apartenas al la rekto.

Rekto (supre), duonrekto (meze) kaj rektosegmento (sube). Kompreneble por rekto kaj duonrekto estas videblaj nur partoj, kiujn povas enteni la bildo. La buletoj (•) markas finpunktojn de segmento kaj komencon de duonrekto.

En tri-dimensia spaco kun karteziaj koordinatoj XYZ segmento kun la ekstremoj estas aro de punktoj (x, y, z) priskribita per sistemo de ekvacioj:

aŭ ekvivalente:

kie

0 ≤ t ≤ 1

Rektosegmento estas regula 1-dimensia hiperpluredro. Tiel ĝi estas samtempe 1-simplaĵo (aŭ alivorte 1-dimensia simplaĵo), 1-hiperkubo (aŭ alivorte 1-dimensia hiperkubo), 1-kruco-hiperpluredro (aŭ alivorte 1-dimensia kruco-hiperpluredro) - la komenca ero de ĉiuj tri diversdimensiaj familioj de regulaj hiperpluredroj.

Vidu ankaŭ redakti