Religioj en Oberhausen

Religioj redakti

Kristanismo redakti

En 2004 en Oberhausen loĝis 42% da katolikoj kaj 28% da protestantoj je totala nombro de 219 147 loĝantoj. Kompare kun la kvotoj de ambaŭ kristanaj konfesioj 10 jarojn antaŭe la kvoto de protestantoj malkreskis je 12,3% kaj je la katolikoj je 12,9%. La kaŭzoj unuavice estas pluso da mortintoj, sed ankaŭ forloĝiĝo en la najbarregionon, eksiĝoj el la eklezioj kaj malkreska naskiĝa kaj bapta kvotoj. Tia malkresko sekvigas, ke la eklezianaroj tro maljuniĝas. El la gepatra paroj de novnaskitoj en 2004 ankoraŭ 47,2% ambaŭ estis kristanoj, malkresko je 8,3% kompare kun 1994. Analoge malkreskas ankaŭ la rezervo de postnaskitoj, kiuj povas esti baptataj, kvankam la baptokvoto en la episkopejo Asindo per 89% ankoraŭ estas relative alta.

La erozio de la kristanismo en la urbo montriĝas klarege je la reiro de ekleziaj geedziĝoj laŭ sia kvoto al la civilaj egedziĝoj. Ekz. en 2004 el 254 paroj, en kiuj ambaŭ partneroj estis katolikaj, nur 60 geedziĝis eklezie, kvankam ambaŭ partneroj neniam estis divorcintaj kaj tiel eblis katolika geedziĝo. Ĉe la protestantoj el 124 pure evangelaj paroj 53 geedziĝis eklezie. Tamen multfrekventataj estas ankoraŭ la inicoritoj komunio kaj konfirmacio. La katolika konfirmacio tamen en 2001 malkreskis je 42% de la katolikaj junuloj.

Iom pli pozitive aspektas la situacio, se oni rigardas la subjektivan taksadon de la eklezio fare de la civitanoj de Oberhausen. En la jaro 2000 opiniis 93%, eĉ ankaŭ 68% el la senkonfesiuloj, ke estas bone la ekzistado de la eklezioj. Tamen por iliaj personaj vivdemandoj la eklezioj por 69% ne havas respondojn, kaj eĉ ĉe la regulaj irantoj al diservoj estas 43%. Kaj el la eklezianoj nur 31% samopinias la plejmulton de la deklaritaj kredokonvinkojn, eĉ ne ĉe la regulaj irantoj al diservoj 33%. Kun interspaco pleje bezonata estas la eklezioj por la formado de solenoj (59% de la eklezianoj). Sed tio estas nur malforta ligilo, ĉar pli kaj pli sekularaj institucioj ofertas solenan formadon de festoj ĉe vivturnopunktoj, kiel plej klare videblas ĉe civilaj geedzigaj solenoj. Tiel, se la ĝenerala tendencone ŝanĝiĝos, la kristana plimulta socio en Oberhausen estos dubindaĵo. [1]

En la suda urboteritorio de Oberhausen la komunumoj Lirich kaj Lippern (Lipperheide) origine apartenis al la abatinejo Essen (Borbeck) kaj tiel al la arkiepiskopejo Kolonjo; ĉar la princabatinoj de Essen administrigis siajn lokojn per oficialulo instalata de la Kolonja arkiepiskopo. Laŭparoke ili estis prizorgata ekde la Petropreĝejo en Mülheim ĉe Ruhr. Ekde 1821 ĉiuj katolika parokoj sude de la Emscher apartenis al la arkiepiskopejo Kolonjo. En 1857 ekestis la unua katolika preĝejo Kirche sur la teritorio de la posta urbo Oberhausen, La preĝejo St. Maria, kiu en 1888 iĝis parokopreĝejo ene de la arkiepiskopejo Kolonjo. La parokoj norde de la Emscher apartenis al la episkopejo Monastero kaj ekde 1904 al la dekanato Ruhrort. En 1910 Sterkrade iĝis sidejo de propra dekanato. Osterfeld jam en 1000 havis preĝejon.

En 1958 ĉiuj katolikaj parokoj de Oberhausen estis alordigataj al la nova Ruhr-episkopejo Essen. En 1960 la unua episkopo de Essen kunigis ĉiujn parokojn de Oberhausen al urbodekanato Oberhausen, unue kun la tri dekanatoj malnov-Oberhausen, Sterkrade kaj Osterfeld. Post la kunigo de la dekanatoj Sterkrade kaj Osterfeld al la dekanato Oberhausen-Sterkrade-Osterfeld ekde 2003 nur ekzistas du dekanatoj.

En Oberhausen ekzistas jenaj katolikaj preĝejoj:

  • Dekanato Oberhausen: St. Maria, St. Miĥaelo, St. Spirito, St. Johano Evangelisto, Nia Kara Sinjorino, St. Katarina, St. Familio, St. Petro Alstaden, St. Antonio, St. Hildegardis, Jesua Koro kaj St. Jozefo
  • Dekanato Sterkrade-Osterfeld: Propstei St. Klemenco, St. Bernardo, St. Pankracio, St. Judas‘ Tadeo, St. Maria, St. Francisko kun filialpreĝejoj St. Jakobo kaj St. Jozefo, Jesua Koro kun filialpreĝejo St. Pio, Nia Kara Sinjorino, St. Barbara, St. Jozefo kun filialpreĝejo Kristo Reĝo (ankaŭ Tabgha - junularpreĝejo Oberhausen), St. Terezia de la Infano Jesuo, St. Johano.

Ekde meze de 2007 la strukturreformo en la episkopejo Essen reduktos la nombron de parokoj je la kvar grandparokoj St. Maria kaj Jesua Koro en Malnov-Oberhausen, St. Pankracio en Osterfeld kaj St. Klemenco en Sterkrade. La aliaj iĝos filialpreĝejoj aŭ estos ĉesigataj. La ĝisnunaj dekanatoj estos kunigataj en unu urbodekanato.

Post fondado de la urbo Oberhausen en 1862 la nombro de la evangelaj komunumanoj en la suda parto de a hodiaŭa urbo Oberhausen (Alstaden, Dümpten und Styrum beziehungsweise Lippern und Lirich) rapide kreskis. En 1864 ekestis la evangela eklezikomunumo Oberhausen 1 kun la Kristopreĝejo kaj en 1893 la evangela eklezikomunumo Oberhausen 2 lun la Luterpreĝejo kiel centroj. En Sterkrade jam ekde 1774 loĝis sur la Königshardt la unuaj protestantoj, tamen nur en 1846 la eklezikomunumo Sterkrade povis esti fondata. En Osterfeld nur en 1896 ekestis propra eklezikomunumo, kiu apartenis al la Vestfalia provinceklezio de la evangela eklezio en Prusio resp. al la evangela eklezio de Vestfalio. Ĉiuj ceteraj evangelaj eklezikomunumoj de Oberhausen apartenis al la Rejnlanda provinceklezio de la evangela eklezio en Prusio resp. al la evangela eklezio en la Rejnlando.

En 1954 Oberhausen iĝis sidejo de propra eklezia distrikto ene de la evangela eklezio en la Rejnlando, al kiu hodiaŭ apartenas ĉiuj 12 eklezikomunumoj de la urbo: la Kristo-eklezikomunumo, la Marko-eklezikomunumo kaj la Paŭlo-eklezikomunumo (antaŭe Oberhausen 1), la Luther-eklezikomunumo (antaŭe Oberhausen 2), la Apostolo-eklezikomunumo kaj la Releviĝo- eklezikomunumo (früher Osterfeld) samkiel la eklezikomunumoj Alstaden, Buschhausen, Holten, Königshardt, Schmachtendorf kaj Sterkrade.

Krome en Oberhausen ankaŭ ekzistas la malnovkatolika eklezio kaj komunumoj apartenantaj al liberaj eklezioj: evangelaj-liberekleziaj Komunumoj (baptistoj) lkaj liberaj evangelaj komunumoj. Plie en Oberhausen ankaŭ estas pluraj komunumoj de la novapostola eklezio.

Islamo redakti

Kaŭze de la grandnombro da turkdevenaj civitanoj de Oberhausen en la urboteritorio intertempe ankaŭ ekzistas multnombro de moskeoj de diversaj subtenaj asocioj.

Notoj kaj referencoj redakti

  1. Vera Bücker: Niedergang der Volkskirchen - was kommt danach? Kirchlichkeit und Image der Kirchen in einer Ruhrgebietsstadt, LIT-Verlag, Münster k.a. 2005 ISBN 3-8258-8986-6