Renata Pacheco VENTURA estas brazila esperantisto, ĵurnalistino, filmistino kaj verkistino. Naskiĝis en Rio de Janeiro, en 1985 kaj aktiviĝas ĉefe en la Interreto. En la 2000-aj jaroj, ŝi du foje prezentis proponon por meti Esperanton kiel lernobjekto en usonaj lernejoj kaj instruis Esperanton al pli ol 500 usonanoj tra la retejo Change.org.

Renata Ventura
Persona informo
Naskiĝo 22-an de marto 1985 (1985-03-22) (39-jaraĝa)
en Rio-de-Ĵanejro
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Brazilo
Okupo
Okupo ĵurnalistoesperantistoverkisto
vdr

Olimpikoj 2016 redakti

En la fino de 2009, Renata ekis kampanjon por meti Esperanton en la Olimpikoj 2016, en Rio de Janeiro. La kampanjo havas popolan kaj politikan brakojn.

Popola: ke ĉiuj esperantistoj en la mondo kontaktu sportistojn en siaj propraj landoj, kaj proponu al ili lerni esperanton ĝis la Olimpikoj 2016. Ankaŭ, ke la esperantistoj demandu al la sportistoj pri iliaj malfacilaĵoj rilate al interkomuniko dum internaciaj ludoj kaj sendu la respondojn al ŝi por ke ŝi faru raporton.

Politika: Konvinki brazilajn politikistojn, pere de profesia projekto, meti Esperanton en la Olimpikojn kaj instigi ilin lerni Esperanton por interkomunikiĝi dum la ludoj.

Profesia laboro redakti

Renata laboris dum 3 jaroj en brazila kinejo, farante historiajn dokumentofilmojn kaj metante Esperantajn subtekstojn en DVD-oj de famaj brazilaj dokumentofilmoj, kiel Jango kaj Os Anos JK, de Silvio Tendler.

Nuntempe, ŝi finas fikcian libron nomata "Hugo Escarlate", kie ŝi mencias Esperanton dufoje.

Eksteraj Ligiloj redakti