La Renault Kadjar estas SUV (Sporta Utila Vehiklo) prezentita en februaro 2015. Ĝi estos vendita en junio 2015, antaŭ la nova generacio de Peugeot 3008 kiu estos ĝia ĉefa konkurencanto. Ĝi uzas la komunan platformon CMF disvolvitan de Renault-Nissan kaj uzatan interalie de Nissan Qashqai kaj situos en la gamo super Renault Captur.

Kadjar
modelo de aŭtomobilo
Produktanto Renault
Motoro kaj transmisio
Motoro Benzinmotoro / Dizelmotoro
Transmisio 6 rapidumoj / aŭtomata 6/7
Ĉasio kaj karoserio
Karoserio 5 portoj / 5 sidlokoj
Dimensioj
Longeco 4 450 mm
Larĝeco 1 840 mm
Alteco 1 600 mm
vdr
Renault Kadjar

Ĝi estos produktita en Hispanio, en Villamuriel de Cerrato, Provinco Palencio, por enmarketigo en Eŭropo, kaj ankaŭ en la plimulto de landoj de la mediteranea areo kaj en Afriko[1]. Poste la vehiklo estos lanĉita en 2016 en Ĉinio[1] kie ĝi estos produktita[2].

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 RENAULT KADJAR press conference // Gazetara konferenco RENAULT KADJAR (france) (video). YouTube (3 februaro 2015).
  2. Demeule, Mathieu. Kadjar, la nouvelle arme internationale de Renault (france). Auto Plus (4 februaro 2015). Arkivita el la originalo je 2015-07-01.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Renault Kadjar en la franca Vikipedio.