Rennibister
La subteretaĝo aŭ terdomo de Rennibister aŭ simple Rennibister sur Mainland de la Orkadoj estas unu el la plej bone konservitaj el la 41 [1] sur la insularo de la Orkadoj ekzistantaj strukturoj. La plej multaj el ili situas sur Mainland sur la skotaj Orkadoj. Ankaŭ sur la orkadaj insuloj Rousay, Hoy kaj Eday ekzistas kelkaj.
Rennibister | ||
---|---|---|
apogkolono en la kamero de Rennibister | ||
arkeologia loko, Subteretaĝo [+] | ||
Koordinatoj | 58° 59′ 48″ N, 3° 2′ 59″ U (mapo)58.9967-3.04972Koordinatoj: 58° 59′ 48″ N, 3° 2′ 59″ U (mapo) | |
Rennibister | ||
Vikimedia Komunejo: Rennibister souterrain [+] | ||
Situo
redaktiLa subteretaĝo de Rennibister situas inter la vilaĝo Finstown kaj la ĉefurbo de la insularo Kirkwall. Lq subteretaĝo situas sur agrikultura bieno ĉe la marbordo de la gollfo O´Firth. La konstruaĵo el la una jarmilo a.K. estis malkovrata en la jaro 1926.
Priskribo
redaktiLa subteretaĝo konsistas el ovala kamero de sekmasonaĵo. La kamero havas la mezurojn 3,7 m x 2,5 m. Ĝi estas tiom alta ke homo povas stari en ĝi. La ĉefa kamero havas kvin flankajn kamerojn kaj ŝajnvolbokonstruaĵo el sekmuraĵo, kiu estis apogata de kvar kolonoj, kiuj staras proksime al la muro. Tiu rememoras al la konstruformo de la tiel nomataj "Atlantikaj ronddomoj". La eniro trans 70 x 70 cm larĝa koridoro, kiu origine ekis de teretaĝa ligna ronddomo. Hodiaŭ vizitantoj povas eniri trans fera stupetaro al la kamero.
Trovaĵoj
redaktiLa koridoro estis plena je rubo kaj la kamero plenis de tero kaj konkoj. Oni trovis ekskarnigitaj ostoj de ses plenkreskuloj kaj dedu infanoj. [2]
Plia subteretaĝoj sur la Orkadoj estas Grain Earth House Crantit, Newark kaj Windwick.
Vidu ankaŭ
redaktiLiteraturo
redakti- RCAHMS: Exploring Scotland's Heritage, Orkney and Shetland (Anna Ritchie, Ed.), Edinburgh 1985 ff, ISBN 0-11-492458-9 (ff)), tie N°: 70