Resident Alien (televida serio)
Resident Alien estas usona televida serio de la kabla televida kanalo Syfy. En ĝi la spacŝipo de la titola eksterterulo kraŝas apud urbeto en Koloradio, kie li devas ŝajnigi sin homo por kaŝe plenumi sian mision.
Resident Alien | |
---|---|
Origina lando | Usono |
Ĝenro | sciencfikcia televida serio, komedia dramo |
Aktoroj | Alan Tudyk • Corey Reynolds • Alice Wetterlund |
Amplekso | |
Sezonoj | 2 |
Epizodoj | 15 |
Elsendo | |
Unua elsendo | 27 jan. 2021 |
Eksteraj ligiloj | |
Oficiala retejo | |
ĉe IMDb | |
Esperanto en la serioRedakti
Oni uzas kulise intence misforman Esperanton por krei skribaĵojn en la eksterterula lingvo; tiuj aperas kaj en lokigaj subtitoloj kaj en scenaj rekvizitoj: Unuavide ĝi aspektas tute fremde, sed efektive temas pri esperantaj vortoj kaj frazoj skribitaj inversdirekte (el dekstro al maldekstro) per ekzotika alfabeto, kiu uzas po la saman signon por "v"/"ŭ"/"u", "ĉ"/"c", "g"/"ĝ", "h"/"ĥ", "ĵ"/"j", kaj "ŝ"/"s".[1]