Restriktaj enzimoj

Malkovrataj ekde 1973, restriktaj enzimoj kapablas rekoni specife mallongan sinsekvon de 4 ĝis 10 bazparoj kaj distranĉi DNA-n ĉe la rikonita loko. Ili ebligas erigi DNA en reduktitajn fragmentojn aŭ trafe distranĉi DNA ĉe specifa loko.La distranĉebla loko ĉe DNA estas palindronaj sinsekvoj, tio signifas ke inversigante nukleotidoj-sinsekvon, oni havigas la saman nukleotid-ordon. Ekz: ATGTA inverse estas ATGTA ankau.Ju pli longas la sinsekvo, des pli ĝi estas mallofta. Estas facile kompreni ke ATA estas pli ofte renkontebla kombinaĵo ol ATGCGTA.

Netfina tranĉo redakti

 
Netfina tranĉo: Restrikta enzimo distranĉas nete la dufadenan DNA-n.

Iuj enzimoj distranĉas DNA-lokon meze de ĝi kaj produktas du fragmentojn kies ekstremaĵoj estas netaj. Temas tiam pri netfina tranĉo.

Kunteniĝa tranĉo redakti

 
Kunteniĝa tranĉo: Restrikta enzimo distranĉas malnete la dufadenan DNA-n.

Plej parto de la enzimoj tamen distranĉas malsimetrie: oni parolas tiukaze pri kunteniĝa tranĉo (aŭ malnetfina tranĉo). Ĉiu fragmento havas fadenon pli longan ol la alian. Pluraj centoj el tiuj enzimoj estis karakterizitaj: ili rekonas grandan variecon de tiaj distranĉoj.

Uzado redakti

Restriktaj enzimoj estas uzataj por:
establi tranĉaran mapon de ĉiuj DNA-molekuloj kiujn oni
deziras karakterizi. Tio konsistas el determino de la resktriktejoj-ordo laŭlonge de la konsiderata molekulo, kiuj produktos, post ties « enzima digestado », divers-longajn fragmentojn kies longeco povos esti difinita per elektroforezo.
manipuli DNA ĝenerale. Oni ekzemple povas tranĉi plasmidon antaŭ fremd-DNA-enplasmidigo...






Ekzemploj redakti

Enzimo       Organismo-fonto                 Rekonita sinsekvo       Tranĉejo
EcoRI        Escherichia coli                 5'GAATTC              5'---G     AATTC---3'
                                                   3'CTTAAG          3'---CTTAA     G---5'
BamHI        Bacillus amyloliquefaciens        5'GGATCC              5'---G     GATCC---3'
                                               3'CCTAGG              3'---CCTAG     G---5'
HindIII      Haemophilus influenzae            5'AAGCTT              5'---A     AGCTT---3'
                                               3'TTCGAA              3'---TTCGA     A---5'
MstII        Microcoleus species               5'CCTNAGG
                                               3'GGANTCC
TaqI         Thermus aquaticus                 5'TCGA                5'---T   CGA---3'
                                               3'AGCT              3'---AGC   T---5'
NotI         Nocardia otitidis                 5'GCGGCCGC
                                               3'CGCCGGCG
HinfI        Haemophilus influenzae            5'GANTC
                                               3'CTNAG
AluI         Arthrobacter luteus               5'AGCT                5'---AG  CT---3'
                                               3'TCGA                3'---TC  GA---5'

Eksteraj ligiloj redakti