Resurekto (Piero della Francesca)


La Resurekto (Piero della Francesca) estas fresko (225x200cm) de Piero della Francesca, pentrita inter la jaroj ĉirkaŭ 1450 kaj 1463 kaj konservita en la “Museo Civico” de Sansepolcro.

La resurekto, de Piero de la Francesca
La resurekto, de Piero de la Francesca
Piero della Francesca, [1450]]-1463
Fresko
225 × 200 cm
Museo Civico de Sansepolcro
vdr

Historio redakti

La arta verko estas datita je la 1460-aj jaroj, kiam Piero laboris en Areco ĉe freskoj de la historioj de la Vera Kruco. La fresko troviĝis en salono de tiu kiu estis la palaco de la urba registaro. (hodiaŭ “Civico Museo”).

Kun la revekiĝo de la intereso pri Piero ĉe la duono de la 19-a jarcento, la Resurekto eatis remalkovrita de iuj anglaj vizitantoj kaj estis grande laŭdata de kritikistoj, el kiuj Austin Henry Layard en Quarterly Review difinis la Kriston de Sansepolcro "dotita per terura kaj netera majesteco en la sinteno, en la grandaj okuloj fiksantaj la vakuon kaj en triumfaj trajtoj, kaj malgraŭ ĉio malstreĉitaj". La angla intereso pri Piero estis nutrita ankaŭ de pentraĵo de la sama Piero nome Bapto de Kristo konservita en la Nacia Galerio (Londono): en Piero ili ŝatis la "laikecon" de lia nova perspektiva scienco kaj lian inspiron kiu, laŭ ili, devenis el la greka arto, tiam bastiono de la novklasikismo.[1].

Priskribo kaj stilo redakti

 
Geometria skemo de la pentraĵo.

La sceno estas situigita antaŭ imagebla vasta spaco inter du kanelitaj kolonoj (kie ceestas skribaĵo hodiaŭ preskaŭ nelegebla), kaj arkitravo

Dum kvar romiaj soldatoj dormas, Kristo leviĝas el la tombo, vekiĝante al la vivo. Lia figuro staras en la verto de imagebla triangulo, kiu komenciĝas el la bazo de la sarkofago al la aŭreolo: Kristo elstariĝas solena kaj toraka dum lia figuro dividas en du partoj la pejzaĝon: tiu maldekstra, vintra kaj mortanta; tiu dekstra somera kaj brila. Temas pri aludo al vitalaj cikloj, ĉestaj en la pagana kulturo kaj alestiĝintaj ĉe diversaj kristanaj antaŭaj artistoj kiel en la Alegorio kaj efikoj de la saĝa kaj malsaĝa regado de Ambrogio Lorenzetti. Piero sidas ĉe la piedoj de la sarkofago flanke al la stango de la standardo kun la kruco, kaj ŝajnas en rekta kontakto kun la diaĵo, kvazaŭ tio lin inspirus.

Alia temo estas tiu pri la dormo kaj la maldormo, kun la kontrasto inter la malsupera kaj tera parto de la soldatoj kaj tiu supera de la ĉiela superulo, kiu ĉiam maldormas.

La geometria konstruo igas la figurojn abstraktaj kaj senmovaj, kvazaŭ apartenantaj al supera kompreno. Al tiu impreso kontribuas la atleteca alestiĝo de la figuro de Kristo, tute rekta kaj amatomie modelita kiel antikva statuo, kun la piedo apogiĝanta sur la bordo kaj la dekstra mano subtenanta la standardon, signifantan la triumfon sur la morto. Li estas, konscie, pentrita ekstere de la komunaj perspektivaj reguloj kiuj altrudus vidon el la malalto, kiel okazas sur la kapoj de la soldatoj.[2]

 
La memportreto de Piero.

La horizonta fono elstarigas la sultrojn kaj la kapon de Kristo. La ĉielo sur la fono, tipa en la verkoj de Piero, malintensiĝas en la horizonto kiel dumektagiĝe.

Multaj kritikistoj, inter kiuj Albert Camus kaj Aldous Huxley, vidas en ĉiuj apartaĵoj novan kaj originalan stilon.

Notoj redakti

  1. Silvia Ronchey, L'enigma di Piero, BUR, Milano 2006, pag. 40-41.
  2. Eble tiuj prerogativoj estas la “laikeco” de la komentoj de anglaj esploristoj.

Bibliografio redakti

  • Birgit Laskowski, Piero della Francesca, collana Maestri dell'arte italiana, Gribaudo, Milano 2007. ISBN 978-3-8331-3757-0
  • Roberto Manescalchi, Amintore Fanfani e Giulio Gambassi, Il Cristo Risorto di Piero della Francesca: Una battaglia per l’arte, Pagine Nuove n°2, Grafica European Center of Fine Arts, Firenze 2008. ISBN 978-8895450209, ISSN: 1971-8845
  • Daniel Arasse, Note sur La Résurrection du Christ de Piero della Francesca, 8 min 28 s, entretien réalisé en 2001 par Olivier Capparos et Pascal Gibourg, enregistré par Laetitia Coïa, montage : Eric Beauron

Aliaj projektoj redakti

KOMUNA: [1]

Eksteraj ligiloj redakti