Retortillo (Salamanca)
Retortillo estas municipo de la provinco Salamanko, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la Jurisdikcia teritorio de Ciudad Rodrigo.
Retortillo | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 37495 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 174 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 3 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 48′ N, 6° 22′ U (mapo)40.801666666667-6.3597222222222Koordinatoj: 40° 48′ N, 6° 22′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 737 m [+] | ||
Areo | 64,57 km² (6 457 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Retortillo, Salamanca [+] | |||
Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 64,57 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2017, ĝi havis 204 loĝantojn. Ĝi perdis preskaŭ 800 loĝantojn dum la dua duono de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj.
Limas kun loĝlokoj Sancti-Spíritus kaj Martín de Yeltes sude, Boada okcidente, Villares de Yeltes nordoriente, Villavieja de Yeltes norde kaj Olmedo de Camaces (Hernandinos) okcidente.
Ĝi fondiĝis en la 12-a jarcento. En postaj jarcentoj suferis pro militoj kun najbara Portugalio kaj dum la Hispana Milito de Sendependigo.
La tradiciaj agrikulturo (vitejoj kaj tritiko) kaj brutobredado (porkoj, bovoj kaj ŝafoj) lastatempe iom dekadencis sed pluas. Krome estas kuracbanejo. Oni projektis minon de uranio, sed la areo estas protektita.