Ceditaj areoj (Finnlando)

Ceditaj areojceditaj teritorioj (finne luovutetut alueet) estas areoj, kiujn Finnlando cedis al Sovetunio en la jaroj 1940, 1944 kaj 1947. Nun ĉiuj tiuj areoj apartenas al Rusa Federacio. La areoj estas ĉefa parto de finna Karelio (kun alia plejparto de Karelia istmo kaj iuj insuloj de Finna Golfo), orientaj partoj de Salla kaj Kuusamo, Petsamo kaj lu-areo de Porkkala. Finnlando cedis la menciitajn areojn krom ĉefparto de Petsamo en la Vintra milito kaj la samajn areojn denove kaj tutan Petsamon en daŭriga milito. Cetere en 1947 Sovetunio devigis Finnlandon vendi areon de Jäniskoski kaj Niskakoski en malokcidenta Inari. La loĝantaro de la ceditaj areoj devis translokiĝi en areojn, kiuj restis en Finnlando. La specialaj aranĝoj temis speciale por kamparanoj. Tamen ankaŭ ne-kamparanoj de la ceditaj areoj ricevis monan helpon por ricevi loĝejojn. Per leĝo oni devigis terposedantojn lasi siajn terojn al sovetuniaj kamparanoj de la ceditaj areoj. La kamparanoj de la ceditaj areoj ne povis mem decidi, kien transloĝiĝi. Per leĝo estis fiksite, kien transloĝiĝi. La projekto havis samajn ecojn kiel proksimume samtempa deviga transloĝigo de germanoj de Silezio kaj Orienta Prusio.

Ceditaj teritorioj
Ceditaj komunumoj de Karelio