Ribera del Órbigo

La Ribera del Órbigo estas tradicia komarko en nordokcidenta Hispanio en la centra zono de la provinco Leono.

Religidevena kamparfesto de Carrizo de la Ribera.
Karnavalo "Antruejo" de Velilla de la Reina.
La truto de la rivero Órbigo estas unu de la plej gravaj produktoj de la Ribera.

La komarko enhavas teritorion tra kiu fluas la rivero Órbigo, kiu ekfluas ĉe Secarejo, pro kunfluado de la riveroj Omaña kaj Luna, kvankam la nordaj limoj estas iom pli norde kaj inkludas mallongan sektoron de la rivero Omaña. De nordo suden ĝi enhavas la municipajn teritoriojn de Las Omañas, Llamas de la Ribera, Cimanes del Tejar, Carrizo de la Ribera, Turcia, Santa Marina del Rey, Benavides de Órbigo, Villares de Órbigo, Hospital de Órbigo kaj Villarejo de Órbigo.[1]

Plej tradicia enspezofotno estas agrikulturo (legomoj), helpata per irigacio kaj brutobredado (produktado de viando). En kuirarto menciindas ankaŭ la truto el la rivero Órbigo kaj la kukobakado.

Notoj redakti

  1. Sánchez Badiola, Juan José, El fenómeno comarcal en la provincia de León, Diputación Provincial de León, 1991, pp. 70-71 ISBN = 84-87081-49-5