Rick and Morty

Rick and Morty estas usona animacia televida serio por plenkreskuloj. Justin Roiland kaj Dan Harmon kreis la serion por Adult Swim. Ĝi rakontas pri la aventuroj de Rick Sanchez, cinika freneza sciencisto, kaj lia facile influebla nepo Morty Smith, kiu dividas sian tempon inter hejma familia vivo kaj interdimensiaj aventuroj. Roiland voĉaktoras ambaŭ ĉefrolulojn, kaj Chris Parnell, Spencer Grammer, kaj Sarah Chalke voĉaktoras la aliajn familianojn. La unua epidozo estis elsendita je la 2-a de decembro 2013.

Rick and Morty
animacia televida serio
Originala titolo Rick and Morty
Originala lingvo angla lingvo
Origina lando  Usono
Ĝenro Animacia situacia komedio
Sciencfikcio
Kreita de Justin Roiland
Dan Harmon
Amplekso
Sezonoj 7
Epizodoj 71
Daŭro sen reklamoj ~22 minutoj
Elsendo
Unua elsendo 2-a de Decembro 2013
Eksteraj ligiloj
Oficiala retejo
ĉe IMDb
vdr

Personoj redakti

Ĉefaj redakti

  • Rick Sanchez C-137 (Rik Sanĉez co unu tri sep) estas unu el du ĉefaj herooj, nejuna genia scienculo kaj drinkulo. Li estas cinika skeptikulo, ne senigita je senso de humoro. Per sia genieco li kreis por si multe da malamikoj en pluraj dimensioj. Neantaŭlonge li transloĝiĝis al sia filino en familion de Smitoj (Smith), kaj de tiam vojaĝas kun sia nepo Morty.
  • Morty Smith (Morti Smit) estas la dua ĉefa heroo, nepo de Rick, 14-jara knabo ordinara adoleskanto. Vojaĝante kun la avo, li ofte ne komprenas, kio okazas, kvankam fojfoje li estas eltrovema. Post la ekstermo de loĝantaro de gepatra planedo rezulte de “kronenbergizado”, li kune kun Rick transloĝiĝis en dimension, kie iliaj versioj neantaŭlonge pereis.
  • Beth Smith (Bet Smit) estas 33-jara filino de Rick, patrino de Morty kaj Summer, edzino de Jerry. Ŝi laboras kiel ĉevala kardiokirurgo. Unuan infanon Beth naskis en deksesjara aĝo.
  • Jerry Smith (Ĝeri Smit) estas patro de Morty kaj Summer, bofilo de Rick, edzo de Beth. Li estas pli aĝa ol Beth je du jaroj. Samkiel Morty, li ĝenas sin pro sia stulteco kaj naiveco. Jerry ŝercas pri Beth, ke ŝi ne estas vera kirurgo (ne homa, sed besta). Li tre ŝatas la filmon “Titanic”. Ekde la kvina epizodo de la unua sezono Jerry estas senlabora, pri kio al li rememorigas ĉiu familiano per frazo “Trovu laboron!”. Li malsimpatias al Rick (se ne diri pli), kaj tiu sento estas reciproka. La trian sezonon li pasigas divorce.
  • Summer Smith (Samer Smit) estas 16-jara fratino de Morty, tipa adoleskantino kun konforma sfero de interesoj, opinias sian korpon nebela. Fojfoje ŝi vojaĝas kun siaj avo kaj frato, nemalofte savas ilin. En la naŭa epizodo de la unua sezono Summer laboras en butiko de diablo.

Lernantaro kaj instuistaro de lernejo “Harry Herpson” redakti

  • Jessica (Ĝesika) estas ĉarma knabino, kiu lernas kune kun Morty en matematika klaso. Ofte ŝi ne rimarkas Morty.
  • Gene Vagina (Ĝiin Vagina) estas direktoro de lernejo “Harry Herpson”. “La familinomo estas reala, eble skandinava” — diras li en la kvina epizodo de la dua sezono.
  • S-ro Goldenfold estas instruisto de Morty en matimatika klaso.
  • Trejnisto Feratu estas nevidebla instruisto de korpokulturo.
  • Brad (Bred) estas lernanto de lernejo “Harry Herpson”.
  • Tammy (Temi) estas amikino de Summer, agento de Galaksia federacio.
  • Ethan (Itan) estas ekskoramiko de Summer.
  • Nancy (Nensi) estas knabino nepopulara en lernejo, scipovas ludi fluton.
  • Toby Matthews (Tobi Metiuz) estas ulo populara en lernejo.
  • Frank Palicky (Frenk Paliki) estas lernanto, mortige glaciigita de Rick en pilota epizodo.
  • MC Haps (em si Haps) estas lerneja repulo.

Aliaj redakti

  • Terura Terry (Terura Teri) estas Freddy Krueger de universo “Rick and Morty”, heroo de sonĝo en sonĝo en sonĝo, scipovas vojaĝi laŭ sonĝoj; sakras post ĉiu frazo, eĉ alparolante siajn infanon kaj edzinon.
  • Snafflz estas Smita hundeto, kiu, danke al Rick, ekhavis intelekton kaj ekhundribelis. Lia portreto pendas sur muro en Smita domo.
  • Mr. Poopybutthole (Pupibathol; proponata adaptaĵo: S-ro Pugetkakitulo) aperas en la kvara epizodo de la dua sezono. Supozeble li estis aliplaneda parazito, tamen finale evidentiĝis, ke tio ne estas tiel. Li aperas ankaŭ en finalo de la dua sezono, parolante pri la preparata tria sezono. Kaj jam tradicie li aperas en finalo de la tria sezono kaj diras pri la kvara sezono.
  • Birdpersono estas plej bona amiko de Rick. En la serio li aperas kelkajn fojojn. En la lasta epizodo de la dua sezono li estas mortpafita. En finalo de la unua epizodo de la dua sezono la Galaksia Federacio maŝinizas lian senvivan korpon kaj kreas novan personon — Fenikspersonon.
  • Unity (Juniti) estas kolektiva menso, sklaviganta tutajn planedojn; eksa amorantino de Rick.
  • Skvonĉjo estas kato, amiko de Rick. Li ofte uzas en parolo vortojn kun vortradiko “skvonĉ”
  • Malica Morty estas unu el multo de Morty, ekstermanta Rick’ojn kaj strebanta havi potencon. Post frakaso de la Citadelo de Rick’oj, li proponas sin kiel kondidato por la prezidento kaj gajnas. Morty iĝas la prezidento de la Citadelo de Rick’oj.

Listo de epizodoj redakti

N-ro de epizodo N-ro en sezono Esperanta nomo Angla nomo Reĝisoro Scenaristo Premiemdato
1 1 Piloto Pilot Justin Roiland Dan Harmon kaj Justin Roiland 2-a de decembro, 2013
Morty helpas al Rick neleĝe transdimensiigi megasemojn per sia anuso.
2 2 Hundo Tondisto Lawnmower Dog John Rice Ryan Ridley 9-a de decembro, 2013
Rick konstruigis helmon, kiu igas hundojn pli saĝa, por ke Jerry povu obeigi sian hundeton Snafflz. Poste li kun Morty ekiras en sonĝon de S-ro Goldenfold por plibonigi notojn de Morty.
3 3 Anatomia parko Anatomy Park John Rice Eric Acosta kaj Wade Randolph 16-a de decembro, 2013
Gepatroj de Jerry alvenas por Kristnasko kune kun sia amiko Jacob. Rick sendas plimalgrandigitan Morty en la korpon de sia kompano por savi Anatomian Parkon.
4 4 S-ro Nokto Ŝiam-Aliplanedanoj! M. Night Shaym-Aliens! Jeff Myers Tom Kauffman 13-a de januaro, 2014
Zigerianoj metas Rick'on en simulilo por ekscii la sekretan recepton de koncentrita malluma materio.
5 5 Misiksoj kaj detruo Meeseeks and Destroy Bryan Newton Ryan Ridley 20-a de januaro, 2014
La familio akceptas donaco de Rick — keston kun estaĵoj, kiu aperas por plenumi unu taskon kaj morti. Rick kaj Morty estas arestita en fantasta mondo por mortigo de grandegulo.
6 6 Trinkaĵo de Rick N-ro 9 Rick Potion No. 9 Stephen Sandoval Justin Roiland 27-a de januaro, 2014
Rick kreas serumon, kiu devas amigi Jessica je Morty. Sed intermiksiĝinte kun viruso de gripo, ĝi kaŭzas tutmondan epidemion.
7 7 Edukado de Gazorpazorpo Raising Gazorpazorp Jeff Myers Eric Acosta kaj Wade Randolph 10-a de marto, 2014
Seksumroboto, post la kontakto kun Morty, naskas filon. Rick kaj Summer ekvojaĝas al la planedo, kie la roboto estis farita.
8 8 Interspaca televido Rixty Minutes Bryan Newton Tom Kauffman kaj Justin Roiland 17-a de marto, 2014
Rick donacas al familio aparato, permesanta vidi versiojn de si el alternativaj realoj, kaj plibonigitan televidilon, kiu komencas ricevi ĉiujn kanalojn de la Universo.
9 9 Proksimiĝas io Rick’ita Something Ricked This Way Comes John Rice Mike McMahan 24-a de marto, 2014
Jerry ricevas titolon "doktoro de ĉiuscienco", Morty solvas problemojn de plutonanoj, Rick kaj Summer negocas damnitaĵojn.
10 10 Murdisto de Rick’oj Close Rick-counters of the Rick Kind Stephen Sandoval Ryan Ridley 7-a de aprilo, 2014
Konsilio de Rick'oj akuzas Rick'on pri mortigo de aliaj Rick'oj.
11 11 Riskaj Aferoj Ricksy Business Stephen Sandoval Ryan Ridley kaj Tom Kauffman 14-a de aprilo, 2014
Beth kaj Jerry forveturas al rekonstruo de la katastrofo de Titanic por unu nokto. Rick kaj Summer invitas siajn amikoj en la domon por vesperkunveno, kaj Morty provas savi la domon de plena ruinigo. Por ordofari ĉion antaŭ alveturo de gepatroj Rick frostigas la tempon.
N-ro de epizodo N-ro en sezono Esperanta nomo Angla nomo Reĝisoro Scenaristo Premiemdato
12 1 Tempa ruzaĵo A Rickle in Time Wes Archer Matt Roller 26-a de julio, 2015
Rick malfrostigas la tempon, kaj ĉio, ŝajne, revenas al la deirpunkto; sed la realo dividiĝas en du paralelaj probabloj. Rick, Morty kaj Summer trafas en senfina neesto. Dum tiu tempo Jerry kaj Beth manĝas glaciaĵojn kaj savas cervon.
13 2 Triumfhoro de Morty Mortynight Run Dominic Polcino David Phillips 2-a de aŭgusto, 2015
Rick lernigas Morty piloti la kosmŝipon. Kune kun Jerry ili alflugas al planedo kun multo da ludaj aŭtomatoj. Jerry trafas en la infanĝardenon por Jerry el ĉiuj dimensioj. Morty ekscias, ke Rick komercas per armiloj, kaj riproĉas lin je tio. Morty provas savi inteligentan gasulon, rezulte de kio mortas multo da aliaj uloj.
14 3 Erotika asimilado Auto Erotic Assimilation Bryan Newton Ryan Ridley 9-a de aŭgusto, 2015
Penante prirabi kosman ŝipon, Rick, Morty kaj Summer renkontas eksan koramikinon de Rick — Unity — kolektivan menson. Dum Rick plezure pasigas tempon, Summer aranĝas rasan militon.
15 4 Novaj, sed ĉiamaj familianoj «Total Rickall» Juan Meza-León Mike McMahan 16-a de Aŭgusto, 2015
En la domo de Smitoj aperas rapide reprodukiĝantaj aliplanedaj parazitoj. Por savi de ili la Teron Rick izolas la domon.
16 5 Ŝvifthoro «Get Schwifty» Wes Archer Tom Kauffman 23-a de aŭgusto, 2015
La Tero partopernas en la galaksia konkurso “Muzikema planedo”. Rick kaj Morty devas gajni, alie la Tero estos detruita.
17 6 Verŝajne, Rick’oj freneziĝis «The Ricks Must Be Crazy» Dominic Polcino Dan Guterman 30-a de aŭgusto, 2015
Rick kaj Morty penas sendifektigi mikrouniversan akumulilon.
18 7 Grandaj malagrablaĵoj en malgranda Sanchez «Big Trouble In Little Sanchez» Bryan Newton Alex Rubens 13-a de septebro, 2015
Tedinte de senfinaj kvereloj de Jerry kaj Beth, Rick sendas ilin en aliplanedan centrejon de psikologia helpo por familiaj paroj. Li dume helpas al infanojn batali kontraŭ vampiroj, transmetinte sin en junan korpon.
19 8 Interdimensia Kablo 2: Tentanta Sorto «Interdimensional Cable 2: Tempting Fate» Juan Meza-León Dan Guterman, Ryan Ridley kaj Justin Roiland 20-a de septembro, 2015
Jerry trafas en aliplanedan hospitalon kaj ricevas ŝancon savi vivon de politikulo Shrimply Pibbles (Ŝrimpli Piblz), batalanta por paco de la tuta galaksio; sed por tio Jerry devas fordoni sian penison. Dum Rick kaj Morty spektas interdimensian televidon, Jerry provas trovi eliron el tiu malfacila situacio kaj trovas ĝin.
20 9 Juĝa nokto de Morty «Look Who’s Purging Now» Dominic Polcino Dan Harmon, Ryan Ridley kaj Justin Roiland 27-a de septembro, 2015
Rick kaj Morty flugas en kosmo. Kosma skarabo kolizias kontraŭ la fronta glaco. Ili surteriĝas sur proksima planedo por aĉeti deterganton kaj ekscias, ke hodiaŭ la planedanoj celebras juĝan nokton.
21 10 La Nuptaj Skvonĉuloj «The Wedding Squanchers» Wes Archer Tom Kauffman 4-a de oktobro, 2015
Rick kun la familio flugas al la nupto de Birdpersono kaj Tammy. Alfluginte al planedo Skvonĉ, Rick komprenas, ke Tammy ne estas ordinara knabino.
N-ro de epizodo N-ro en sezono Esperanta nomo Angla nomo Reĝisoro Scenaristo Premiemdato
22 1 Rick’eskap’ el Rick’ŝenk The Rickshank Rickdemption Juan Meza-León Mike McMahan 1-a de aprilo, 2017
Rick iĝas Galaksia Mastro.
23 2 Rick’ado de Ŝtono Rickmancing The Stone Dominic Polcino Jane Becker 30-a de julio, 2017
Morty kaj Summer kune kun la avo aliĝas al dezertaj ĉasistoj el postapokalipsa dimensio por helpi lin akiri izotopon 322.
24 3 Marinita Rick Pickle Rick Anthony Chun Jessica Gao 6-a de aŭgusto 6, 2017
Danĝera aventuro de Kukumo Rick.
25 4 Defendantoj 3: La Reveno de Detruanto Vindicators 3: The Return of Worldender Bryan Newton Sarah Carbiener kaj Erica Rosbe 13-a de aŭgusto, 2017
Laŭ deziro de Morty, li kun Rick aliĝas al grupo de superherooj por savi de pereo la tutan galaksion.
26 5 Konspiro Terura. The Whirly Dirly Conspiracy Juan Meza-León Ryan Ridley 21-a de aŭgusto, 2017
Beth solvas problemojn de Summer. Jerry kaptas la okazon mortigi Rick'on.
27 6 Dipoleco Rest and Ricklaxation Anthony Chun Tom Kauffman 27-a de aŭgusto, 2017
Ferioj de Rick kaj Morty.
28 7 Rick'lantida impliko. Ricklantis Mixup Dominic Polcino Dan Guterman & Ryan Ridley 10-a de septembro, 2017
La Citadelo de Rick'oj post vizito de Rick C137.
29 8 Cerbelbataĵoj de Morty Morty's Mind Blowers Bryan Newton Mike McMahan, James Siciliano, Ryan Ridley,

Dan Guterman, Justin Roiland kaj Dan Harmon

17-a de septembro, 2017
Rememoroj de Morty, kiujn li preferis forgesi.
30 9 Alfo’Beth’oj The ABC’s of Beth Juan Meza-León Mike McMahan 24-a de septembro, 2017
Beth vojaĝas kun sia patro. Jerry ekhavas strangan amikinon.
31 10 Rick’ĉura Morty’dato The Rickchurian Mortydate Anthony Chun Dan Harmon 1-a de oktobro, 2017
Rick kontraŭstaras la prezidenton de Usono. Dum tiu tempo Beth por 'neniu' evidenta kialo iĝas mojosa panjo.