Riffa

urbo en Barejno

Riffa, الرفاع (arabe عالي), estas grava urbo en centra Barejno. Ĝi estas parto de la Suda gubernio, kaj dividatas al norda, orienta kaj okcidenta partoj. Laŭ la stato de 2018 en la urbo vivis 195 606 loĝantoj sur areo de 41 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 4 771 loĝantoj/km².

Riffa
الرفاع
urbo • urbego
Administrado
Ŝtato  Barejno
Gubernio Suda gubernio
Demografio
Loĝantaro 195 606  (2018) [+]
Loĝdenso 4 771 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 26° 8′ N, 50° 33′ O (mapo)26.1350.555Koordinatoj: 26° 8′ N, 50° 33′ O (mapo) [+]
Alto 43 m [+]
Areo 41 km² (4 100 ha) [+]
Riffa الرفاع (Barejno)
Riffa
الرفاع (Barejno)
DEC
Riffa الرفاع
Riffa
الرفاع
Situo de Riffa
الرفاع

Map

vdr

Riffa estis antaŭe la ĉefa setlejo sur la Barejna Insulo, antaŭ esti anstataŭita de la haveno de Manamo dum la 19-a jarcento.

Orienta Riffa redakti

Orienta Riffa havas multajn altirajojn; unu tia vidindaĵo estas la historia fortikaĵo Riffa. La urbo havas plurajn butikcentrojn kaj du ĉefajn butikstratojn; markato Riffa (سوق الرفاع, Souk ar-Rifa) kaj merkato Bukuvara Strato. La unua estas pli granda, dum la dua estas pli organizita kaj modernigita. Ludi golfon en la Reĝa Golfklubo por prosperaj gastoj estas konsiderata unu el la ĉefaj agadoj farindaj en la areo. Nova evoluo, nomata Riffa Views, estas granda loĝdoma kaj komerca centro - la projekto inkludas artefaritajn lagojn, internacian lernejon, komercajn distriktojn, superbazarojn, kaj havos aliron al la ĵus malfermita reĝa virina universitato. Pluraj aliaj projektoj aldoniĝas al la rapide kreskantaj komercaj centroj en Orienta Riffa.

Okcidenta Riffa redakti

Okcidenta Riffa estas ĉefe loĝkvartalo. La plej multaj el la reganta familio, ministroj kaj komercaj investantoj loĝas en Okcidenta Riffa. La reĝo de Barejno vivas tie, same kiel la ĉefministro. La fama horloĝa turo de Riffa situas en la centro de Okcidenta Riffa.

Okcidenta Riffa ankaŭ havas diversajn famaĵojn inkluzive de la historia Riffa Palaco, kie vivas la antaŭaj regantoj de Barejno. La urboparto ankaŭ estas hejmo al bonkonataj fontoj, Al Hunajnja kaj Um Ghŭajfa, iam konsideritaj kiel la plej pura kaj plej bona akvo de Barejno.