Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

NOMURA Rihej (nask. en 1907) estas japana esperantologo, internacie konata precipe pro sia konkordanco Zamenhofa Ekzemplaro (1989).

Zamenhofa Ekzemplaro, 1989.

Nomura eklernis Esperanton en 1924, en la aĝo de 17 jaroj. En 1956 li eldonis la verkon Ekzemplaro Esperanta, kolekto de esperantaj esprimoj kun japanaj tradukoj, kolektitaj en la klasika literaturo, sed sen indikoj de la trovlokoj. Ĝi fariĝis la bazo de lia Vortareto kun Ekzemploj (de uzado) Esperanto-japana (1964). En 1989 sekvis lia precipa verko, la Zamenhofa Ekzemplaro, la nuntempe plej ampleksa kaj fidinda konkordanco de Zamenhofa lingvouzo.

Referencoj redakti

  • 1989: Antaŭparolo al Zamenhofa Ekzemplaro, Nagoya 1989, p. ix-x.