Rilato de Tully-Fisher

En astronomio, la rilato de Tully-Fisher estas empiria rilato inter la esenca lumeco de spirala galaksio (proporcia al ĝia maso da steloj) kaj la amplitudo de ĝia rotacia kurbo. Tiu rilato estis publikata en februaro 1977 de la astronomoj R. Brent Tully kaj J. Richard Fisher.

La orbitaj rapidecoj de la galaksiaj steloj estas mezureblaj per efiko de Doppler, la rilato permesas kalkuli la absolutan magnitudon de spirala galaksio, kaj sekve ties malproksimecon.

Teorie, la galaksia lumeco, kiun donas la rilato de Tully-Fisher ne estas standarda kandelo, tie estas ekzakte konata lumeco de iu kosma objekto, sed tiu rilato estas sufiĉe ekzakta por esti rigardita kiel « duaranga standarda kandelo ».

La rilato de Tully-Fisher ne estas aplikebla al la elipsaj galaksioj; sed pri tiuj aliaj samtipaj metodoj ekzistas, kiel la rilato de de Faber-Jackson kaj la fundamenta ebeno pri la elipsaj galaksioj.

Eksteraj ligiloj redakti