La neolitika ringo de Bookan situas sur la duoninsulo Ness of Brodgar ĉirkaŭ 1,6 km nordokcidenta de la ringo de Brodgar kaj proksime de Bookan Cairn sur Mainland, la ĉefinsulo de la Orkadoj en Skotlando.

Ringo de Bookan
ĉambra kairno [+]
Koordinatoj59° 0′ 42″ N, 3° 14′ 58″ U (mapo)59.011563-3.2494428Koordinatoj: 59° 0′ 42″ N, 3° 14′ 58″ U (mapo)

Ringo de Bookan (Orkadoj)
Ringo de Bookan (Orkadoj)
DEC
Ringo de Bookan
Ringo de Bookan

Map
Ringo de Bookan
vdr

La iaman celon oni ne scias. Bone videblas parte arbarkovranta remparo kaj fosaĵo (ĉ. 13,5 m larĝa kaj minimume 2 m profunda) ĉirkaŭ rondovala platformo de grandeco de ĉ. 44,5 m oble 38,0 m. Pluraj grandaj ŝtonoj troviĝas proksime al la centro de la platformo.

A. Ritchie priskibas la objekton kiel ebla henĝo kun „centra ŝtonmeto“, sed li avertas ke oni ĝis nun ne identigas la por henĝo nepra transirejo trans la fosaĵoj. Minimume unu el la centraj ŝtonoj ne estis metita, sed jam staris tie.

La ringo de Bookan ne estas ĝis nun elfosita. La ringo de Bookan situas en la norda rando de "distrikto", kiu ĉirkaŭas la kompletan sudan parton de „Ness of Brodgar“ kaj kiu estas limigita al la nordokcidento de remparo kaj fosaĵo. Inter la ringo kaj la remparo troviĝas minimume neolitika setlejo, ke estas simila aranĝo kiel Stones of Stenness kaj la Barnhouse setlejo.

Literaturo redakti

  • Ballin Smith, B. kaj G. Petersen: 'Brodgar, Stenness (Stenness parish), late neolithic settlement', Discovery Excav Scot, 4, 2003, 102.
  • Childe, V. G. (Eld.): 'The Bronze Age'. In: Wainwright F. T., The Northern Isles, Edinburgh, 1962, 45.
  • Henshall, A. S.: The chambered tombs of Scotland, 1, Edinburgh, 1963, 232-3, ORK 45.
  • Davidson, J. L. kaj A. S. Henshall: The chambered cairns of Orkney: an inventory of the structures and their contents. Edinburgh 1989, 4, 158, no. 45.
  • Ritchie, A. (Eld.): Exploring Scotland's heritage: Orkney and Shetland, Exploring Scotland's heritage series, Edinburgh, 1985ff, 118-130.

Referencoj redakti