Ritter Rost - germanlingve por "Kavaliro Rusto" - estas la titolo de serio da infanlibroj kun po volumo pluraj porinfanaj kanzonoj, prezentitaj, kune kun la voĉlegita rakonto, sur libroakompana kompaktdisko. La libroj krome ankaŭ havas notojn kaj tekstojn de ĉiuj kanzonoj. Kreintoj de la serio estas la verkistoj Jörg Hilbert kaj Felix Janosa.

Kavaliro Rusto
Origine Ritter Rost
Kavaliro Rusto
jen "Ritter Rost"
serio de verkoj • libroserio
Aŭtoroj
Aŭtoro Jörg Hilbert
Aŭtoroj
  • Jörg Hilbert
  • Felix Janosa
Lingvoj
Origina lingvo germana
Eldonado
vdr

La rakontisto Fritz Stavenhagen ĉarme gvidas tra la rakontoj kaj bone prezentas la amindajn karakterajn malfortaĵojn de la ĉefaj personaĵoj.

Krome ekzistas pluraj animaciaj filmetoj de unuopaj kanzonoj, konataj inter multaj germanlingvaj infanoj, en kiuj la animaciaj bildoj ilustrigas la kantotekstojn. Tiuj filmetoj videblas ripete en la porinfana televida programo Die Sendung mit der Maus. Aldone ekzistas pluraj proinfanaj komputilaj programoj kun la personaĵoj de la serio kaj po kelkaj el la libre prezentitaj kanzonoj.

La unua libro komence publikiĝis ĉe la malgranda eldonejo ConBrio, pli poste ĝi kaj ankaŭ ĉiuj sekvaj seriaj publikaĵoj en la eldonejo Terzio.

Ĉefaj personaĵoj redakti

Ritter Rost ("Kavaliro Rusto") redakti

 
la aŭta modelo Peugeot 404

Ritter Rost ("kavaliro rusto") estas metala figuro en formo de mezepoka kavaliro, kiu estas stulteta, tre timema, mallaborema kaj rezulte pli tragike malkapabla plenumi la honoran rolon de mezepka kavaliro ol Don Kiĥoto (kvankam principe Ritter Rost kontraste al la hispana modelo ne estas freneza, nur sencerba kaj senmuskola, nur "metala eksteraĵo". Ĝi ŝajnas kunlutita el diversaj rubujaj metalaj partoj. La verkisto kaj desegnisto Jörg Hilbert deklaris, ke lia modelo por la kavaliro estis malnova modelo de la aŭto Peugeot 404 kaj la historia kaso el bakejo de liaj infanaĝaj memoroj.

Per fanfaronaj paroloj Ritter Rost ja provas aspekti militema, sed en ĉiaj iel postulaj momentoj lia timo rapide videbliĝas kaj li prefere kun ĵurnalo enŝlosiĝas en necesejo aŭ kun pluŝurseto kaŝiĝas en sia lito. En kanto li mem priskribas sin sekve:

Mein Vater hat mich hergestellt (Mia patro produktis min)
aus dem schönsten Schrott der Welt. (el la tutmonde plej bela rubo)
Statt Cola oder Dosenbier (Anstataŭ kolao aŭ ladskatola biero)
trinke ich Maschinenschmier. (mi trinkas maŝinan oleon.)
Der schönste, stärkste, klügste Mann (La plej bela, plej forta, plej saĝa viro)
In Süd und West und Ost. (en sudo kaj okcidento kaj oriento.)
Ja, so bin ich (Jes, tia mi estas)
- der Ritter Rost (- Kavaliro Rusto).

Tiu tre pozitiva memjuĝo al la personaĵoj en lia ĉirkaŭaĵo evidente ŝajnas megalomania kaj nerealisme fanfarona, sed pro sia timemo la kavaliro ne signifas seriozan danĝeron por iu ajn, kaj do oni simple priridetas lin kaj konsideras lin ĉarma stultulo. Lia nutraĵo estas najloj kaj diversaj pingloj, kaj lia kavalira ĉevalo, same metala, havas la nomon Feuerstuhl (germanlingve krome foje uzata por grandaj kaj potencmotoraj motorcikloj). Li kun la "kastela fraŭlino" Burgfräulein Bö kaj ŝia parolanta ĉapo kaj la malgranda drako Koks loĝas en metala kastelo en fantazia pejzaĝo - "kie la arbaro plej malhelas kaj kien eĉ la rabistoj ne kuraĝas iri".

Burgfräulein Bö ("Kastela fraŭlino Be") redakti

La kastela fraŭlino Bö estas juna, emancipita virino kun abunda ruĝa bukla hararo, vigla temperamento, granda saĝo kaj la inklino ageme solvi problemojn - ĉiurilate ŝi estas la malo de la kavaliro. Ŝi estas desegnita kiel normala homa estaĵo, laŭdire la modelo de Jörg Hilbert por la personaĵo kaj aparte ties ruĝa hararo estis lia edzino Susanne, kaj ŝi havas la la nomon "Bö", germanlingve por "subita vento", ĉar ŝi dum purigado kaj ordigado zumas tra la kastelo kvazaŭ forta vento. Ŝi estas la aktiva mastrumanto de la kastelo: se la infane petola drako faris iun malrespektaĵon, ekzemple bruligas la je ŝnuro sekiĝantajn lavitajn subkalsonojn de kastela gasto, estas ŝi kiu punas la petolan beston. Ŝia parolanta ĉapo daŭre komentas la agojn per plene sencerbaj kaj eksterkontekstaj proverboj kaj komentoj.

Drache Koks ("drako Koks") redakti

Koks, la eta drako, estas fantazia estaĵo kiu aspektas kvazaŭ besto kun escepto de faŭko kiu memorigas fajrigilon. Do ne temas pri personaĵo lutita el metala rubo, kiel la kavaliro kaj multaj aliaj estaĵoj de la fikcia universo, sed ankaŭ ne pri tute "normala" fikcia drako. Ĝi havas la rolon de malobeema kaj tre petolema infano, kiu estas edukata fare de la kastela fraŭlino kaj kuraĝe spitas al tiuj edukoprovoj, asertante ke malgrandaj drakoj tute ne edukeblas. Ofte li senintence elbuŝigas fajron, ekzemple se li, malvarmumiĝinta, devas terni, sed ankaŭ tre emas tute intence ludi per fajro. Kiam li bruligas cirkotendon, li devas plenumi la "ĝenan liston de ĉiutagaj devoj" („Lästige Liste der täglichen Pflichten“): inter tiuj ĝenaj devoj estas purigado de la dentoj, ordigo de sia infanĉambro kaj frue enlitiĝi... Infanoj bone povas identiĝi kun lia infaneca rolo, sed ankaŭ povas iom envii lian kompare grandan liberon fari idiotaĵojn, kun nur tre mildaj punoj. Lian rolon en la kompaktdiskaj sonlibroj parolas kaj kantas la komponista kunaŭtoro Felix Janosa.

König Bleifuß ("reĝo Plumbopiedo") redakti

König Bleifuß der Verbogene ("reĝo Plumbopiedo la misfleksita") estas kavaliro lutita el metala rubo samkiel Kavaliro Rusto, kaj estas proksimume same sencerba. Li estas la estro de la fikcia reĝlando, do ankaŭ la ĉefo de Kavaliro Rusto, kaj kompareble al Rusto plej konvinkatas pri sia propra saĝeco. En kanzono li pravigas sian reĝecon per la argumento „Weil ich so ein Schlaukopf bin.“ ("ĉar mi estas tiom saĝa kapo"). Ĉiujn liajn "geniaĵojn" la kortuma skribisto Ratzefummel (neformala lernejana germanlingva vorto por skrapgumo) devas tuj surpaperigi. La vorto Bleifuß same estas neformala germana lingvaĵo kaj priskribas la aŭtan veturstilon de ŝoforo plejeble rapidanta, sen konsidero de ĉirkaŭuloj aŭ de trafikreguloj).

Kantoj redakti

La multaj kantoj, kiuj tre kontribuis al la populareco de la kavaliro inter familioj de Germanlingvio, enhavas multajn aludojn, kiujn parte komprenas nur plenkreskuloj. Ekzemple en la kanto „Paolo mit dem Pizza-Blitz“ ("picoliveristo Paolo en kamioneto nomata "pico-fulmo") la picoliveristo Paolo kantas germanlingve kun forta itala akcento: „Die Pizza schmeckt so gut, is' viel besser als in blöde Pizza-Bud!“ ("La pico tiom bongustas, ĝi multe pli bonas ol en stulta picejeto"). Jen indikas la skriba teksto en la libro. En la kompaktdiska sondosiero de la kanzono tamen aŭdeblas „viel besser als in blöde Pizza-Hut“ (multe pli bonas ol en stulta "Pizza-Hut"), moke ofenda aludo al la usona restoracia ĉeno Pizza Hut, kiun tamen ne eblas advokate pruvi...

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti