La eldonejo Terzio - germane Terzio Verlag - estas germanlingva libroeldonejo de porinfana literaturo, porinfanaj sonlibroj kaj fokuse de porinfanaj edukaj komputilaj programoj. Ĝi fondiĝis en 1997 fare de Iris Bellinghausen und Ralph Möllers, kaj havas sian centran sidejon en Munkeno. (Nürnberg).

Terzio
Terzio

parto de stando de la eldonejoj Terzio kaj Carlsen kun libroj el la serio Ritter Rost en la frankfurta librofoiro 2012
eldonejo • libroeldonejo • premsigno • videoluda eldonejo • Annette Betz Verlag vd
Dum 1997 - nekonata/nuntempe
Fondita 1997
Fondintoj Iris Bellinghausen vd
Sidejo Munkeno
Lando Germanio
Estr(ar)o Iris Bellinghausen kaj Ralph Möllers
Agokampo libroKD-ROMprogramaro
Posedata de Annette Betz Verlag vd
TTT terzio.de
vdr

La kresko al la ekonomie gvida germanlingva firmao pri porinfanaj edukaj komputilaj programoj komenciĝis per serio de kompaktdiskoj pri komputilaj programoj lige al la porinfana televida programo Löwenzahn ("leontodo"), farita kunlabore kun la dua ŝtata germania televida kanalo ZDF.

En 2000 per la kanzonaj-rakontaj infanlibroj, filmetoj kaj komputilaj ludoj de la serio Ritter Rost aldoniĝis plia sukceso. En 2002 la eldonejo kune kun la firmao ChessBase produktis ŝakinstruan programon por infanoj , titolitan Fritz und Fertig – Schach lernen und trainieren. Aldone tamen ekzistas multaj pliaj serioj de komputilaj programoj pri vasta gamo de aliaj fikciaj roluloj. Granda nombro de la edukaj komputilaj programoj estas farataj samrange en du aŭ tri lingvoj, ĉiam germane kaj foje angle plus france, foje ankaŭ hispane, turke aŭ alilingve. Tio alirigas la programon por infanoj de aliaj gepatraj lingvoj ol la germana, sed ankaŭ ebligas uzi ilin en lingvolernado.

Ekde januaro 2007 ankaŭ la serio edition quinto, publikigita de la berlina eksa eldonistino Christine Paxmann, apartenas al la eldonejo. En tiu memstara libroserio aperas literaturaj porinfanaj libroj. Same ekde januaro 2007 la eldonejo Titania, nun en Frankfurto ĉe Majno, plejgrandparte apartenas al la eldonejo Terzio. En la eldonejo Titania interalie publikiĝas la klasikaj porinfanaj bildlibroj de la desegnisto Fritz Baumgarten. Eldonisto kaj kunposedanto de la eldonejo Titania estas Mathias Berg.

En 2012 la hamburga eldonejo Carlsen, specialiĝinta precipe pri bildstrioj, aĉetis ĉiujn rajtojn kaj stokojn de la eldonejo Terzio. La eldonejo Terzio tamen pluekzistos kiel aparta marko.

La eldonistoj Möllers kaj Bellinghausen plu (licence) komercas ĉiujn muzikajn, teatraĵajn, filmajn, televidajn kaj ĉiujn kromajn rajtojn de "ilia" serio Ritter Rost. Per la serio edition quinto ili ankaŭ estonte pluaktivos kiel eldonistoj de porinfanaj libroj kaj sonlibroj.

Por plia internacia distribuo de la produktaĵoj la eldonejoj Terzio kaj la "novaj posedantoj" Carlsen kompreneble intense kunlaboras kun alilandaj eldonejoj kaj tial prezentiĝas en internaciaj librofoioj kiel ekzemple la frankfurta librofoiro en Germanio.

Eksteraj ligiloj redakti