Rivière-du-Loup (Rivero de la Lupo) estas urbo de Kebekio en Kanado situiĝinta en la suda marbordo de la Sankt-Laŭrenca rivero je 200 km nord-oriente de Kebeko. La urbo estas la ĉefa loko de la regiona municipo de graflando (MRC) de Rivière-du-Loup en la Malsupra Sankt-Laŭrencio . La nova urbo de Rivière-du-Loup estis kreita la 30-an de decembro 1998 per la kunigo de la urbo de Rivière-du-Loup kaj la municipo de la paroĥo de Saint-Patrice-de-la-Rivière-du-Loup. La urbo estas grava regiona centro danke al la juĝejo de Rivière-du-Loup, al la Regiona Malsanulejo de Grand-Portage (CHRGP), al la CLSC Rivières et marées kaj al sia studenta tereno. De 1845 ĝis 1919, la urbo estis konata sub la nomo de Fraserville.

Rivière-du-Loup
urbo en Kebekio
Administrado
Statuso urbo
Lando Kanado Kanado
Regiono Malsupra Sankt-Laŭrencio
Provinco Kebekio
Fondita decembro 1673
Poŝtkodo G5R
Telefonkodo 418 kaj 581
En TTT Oficiala retejo [+]
Politiko
Urbestro Gaétan Gamache
Demografio
Loĝantaro 19 447  (2011)
Loĝdenso 230,9 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 47° 50′ N, 69° 32′ U (mapo)47.833333333333-69.533333333333Koordinatoj: 47° 50′ N, 69° 32′ U (mapo)
Alto 200 m [+]
Areo 84,23 km2Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC-05:00 kaj UTC-04:00 (somero)
Rivière-du-Loup (Kanado)
Rivière-du-Loup (Kanado)
DEC
Rivière-du-Loup
Rivière-du-Loup
Situo de Rivière-du-Loup

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Rivière-du-Loup [+]
vdr

Loĝantaro redakti

Kun 19 974 enloĝantoj en 2014, ĝis estas la ĉefloko de MRC (regiona municipo de graflando) enhavanta 33 947 loĝantojn (2008). Jen la evoluo de la loĝantaro ekde 1991:

1991 2006 2010 2011
17 210 18 586 19 192 19 447

Politiko redakti

Mandato 2013 - 2017

Urbestro: Gaétan Gamache

Distriktoj Konsilantoj
1 - Distrikto de la Pointe Gérald Plourde
2 - Distrikto de la Estuaro Steeve Drapeau
3 - Distrikto de Sankt-Patrico Jérôme La Violette-Côté
4 - Distrikto de Fraserville Jacques Minville
5 - Distrikto de la Rivero Mario Bastille
6 - Distrikto de la Ebenaĵo Sylvie Vignet

Aliaj urbestroj:

Jean D'Amour (de 1999 ĝis 2007)

Denise M. Levesque (de 1991 ĝis 1999)

Galerio redakti

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Rivière-du-Loup en la franca Vikipedio.