Robert Gehard
franca esperantisto
Robert GEHARD (mortis la 2-an de oktobro 1991 en Parizo) estis franca esperantisto, la aŭtoro de la Esperanta parto de Élements de geologie en six langues (Elementoj de geologio en ses lingvoj, 1965).
Robert Gehard | |
---|---|
Persona informo | |
Morto | 2-an de oktobro 1991 |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Francio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Li dum longa tempo estis instruisto pri historio kaj geografio en la pariza gimnazio "Turgor", kie li ankaŭ instruis Esperanton kiel libervolan fakon en la postmilitaj jaroj.