Robledillo de la Vera
Robledillo de la Vera (Kverkejeto de la Vera) estas municipo de Hispanio, en la provinco Cáceres (Kacereso), regiono Ekstremaduro. Estas tri vilaĝoj en la provinco kun la sama nomo Robledillo, signife (Kverkareto aŭ Kverkejeto) plus unu plia Robledo signife (Kverkaro aŭ Kverkejo).
Robledillo de la Vera | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Ekstremaduro | ||
Provinco | Cáceres (Kacereso) | ||
Komarko | La Vera | ||
Poŝtkodo | 10... | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 309 (2008) | ||
Loĝdenso | 20 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 6′ N, 5° 35′ U (mapo)40.1006017-5.58866Koordinatoj: 40° 6′ N, 5° 35′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 445 m [+] | ||
Areo | 12,83 km² | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Robledillo de la Vera [+] | |||
Loĝantoj
redaktiLa loĝantoj nomiĝas roblillanos. La censita populacio en 2008 estis 309 loĝantoj.
Situo
redaktiRobledillo de la Vera estas situa en la norda parto de Ekstremaduro en la komarko aŭ distrikto La Vera, kiel la nomo de la vilaĝo sugestas, je altitudo de 445 m. La areo de ties teritorio estas de 12,83 km².
Ekonomio
redaktiAgrikulturo kaj brutobredado.
Demografio
redaktiDemografia evoluo de Robledillo de la Vera inter 2001 kaj 2006
| |||||
2001 | 2002 | 2003 | 2004 | 2005 | 2006
|
316 | 325 | 338 | 324 | 317 | 318 |
Historio
redaktiEstas arkeologiaj restaĵoj el la epoko de romianoj, ĝermanoj, araboj ktp. Dum epoko de Alfonso la 8-a fine de la 12a jarcento la kristanoj konkeras la teritorion kio ligiĝas al urbo Plasencia. La ĉefa vidindaĵo estas la preĝejo de Sankta Mikaelo de la 15a al 17a jarcento.