La Vera

komarko en la regiono Ekstremaduro de Hispanio

La Vera (fakte nomo hispanlingva, kvankam ĝi aspektas esperanta) estas hispania regioneto aŭ komarko situa en nordoriento de la Provinco Kacereso, en la regiono Ekstremaduro. Ĝi enhavas pli ol dudekon da vilaĝoj, ekzemple jenajn: Madrigal de la Vera, Valverde de la Vera, Villanueva de la Vera, Viandar de la Vera, Talaveruela de la Vera, Losar de la Vera, Robledillo de la Vera, Jarandilla de la Vera, Guijo de Santa Bárbara, Aldeanueva de la Vera, Cuacos de Yuste, Jaraíz de la Vera, Collado, Garganta la Olla, Pasarón de la Vera, Arroyomolinos de la Vera, Gargüera de la Vera, Torremenga, Tejeda de Tiétar. Temas pri terkultura kaj turisma regioneto atingebla de oriento tra urbo Navalmoral de la Mata kaj de okcidento tra Plasencia. Laŭ la stato de en la komarko vivis loĝantaro ne ĉeestas en vikidatumoj loĝantoj sur areo de 888 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < loĝantoj/km².

La Vera
Natura komarko
municiparo [+]

Lando Hispanio
Regiono Ekstremaduro
Provinco provinco Kacereso

ĈefurboJaraíz de la Vera
- koordinatoj40° N, 6° U (mapo)40.0986-5.68056Koordinatoj: 40° N, 6° U (mapo)
Areo888 km² (88 800 ha) [+]


La Vera (Tero)
La Vera (Tero)

La Vera (Ekstremaduro)
La Vera (Ekstremaduro)
DEC

La Vera (Hispanio)
La Vera (Hispanio)
DEC

Map
La Vera
Vikimedia Komunejo:  La Vera [+]
vdr
La Vera inter la komarkoj Valo de Jerte kaj Campo Arañuelo.

Geografie la vilaĝoj de tiu regioneto La Vera situas en la sudaj deklivoj de la Montaro Gredos, kio influas la klimaton kaj la naturon de tiu ĉi teritorio. Sude de La Vera troviĝas la rivero Tiétar [TJEtar], kien enfluas la rojoj, kiuj naskiĝas en la montaro.

Aldeanueva de la Vera sub la Montaro Gredos.

La klimato redakti

La klimato de La Vera ĝuas markitan atlantikan influon kiu kaŭzas sufiĉe da pluvo aŭtune kaj vintre. Ankaŭ la maksimumaj kaj minimumaj temperaturoj estas pli mildaj ol la de najbaraj zonoj, ĉar la montaro Gredos protektas ties sudan deklivon kontraŭ la nordaj ventoj vintre kaj sendas freŝecon per montaraj ventetoj somere.

Ekonomio redakti

Krom la lastatempa turismado, ĉefe de urbanoj ĉu el Madrido ĉu el KatalunioEŭskio kaj eksterlande, kiuj serĉas naturon kaj trankvilecon, la ĉefa resurso de La Vera estas terkulturado (kiu profitas la favorajn klimat- kaj terkondiĉojn) ekzemple de papriko kaj tabako. Tiu ekonomio allogas enmigrintojn ĉu el Sudameriko ĉu el Maroko.

Vidu ankaŭ redakti


 
Komarkoj de Ekstremaduro
 
Komarkoj de Cáceres
komarko Brozas | komarko Cáceres | komarko Coria | komarko Hervás | komarko Jaraiz de la Vera | komarko Logrosán | komarko Navalmoral de la Mata | komarko Plasencia | komarko Trujillo | komarko Valencia de Alcántara

Komarkoj de Badaĥozo
Campiña Sur | La Serena | La Siberia | Llanos de Olivenza | Sierra Suroeste | Tentudía | Tierra de Badajoz | Tierra de Barros | Vegas Bajas | Vegas Altas | Zafra-Río Bodión