Jaraíz de la Vera
Jaraíz de la Vera estas municipo de Hispanio, en la provinco Cáceres (Kacereso), regiono Ekstremaduro.
Jaraíz de la Vera | |||
---|---|---|---|
| |||
municipo en Hispanio ![]() | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Ekstremaduro ![]() | ||
Provinco | Cáceres (Kacereso) | ||
Komarko | La Vera | ||
Poŝtkodo | 10400 | ||
Retpaĝaro | ayto-jaraiz.com | ||
Politiko | |||
Urbestro | José Agustín Tovar Sánchez (PP) | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 6 464 (2008) | ||
Loĝdenso | 107 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 4′ N, 5° 45′ U (mapo)40.060277777778-5.755Koordinatoj: 40° 4′ N, 5° 45′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 561 m [+] | ||
Areo | 62,52 km² | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
La loĝantoj nomiĝas jaraiceños. La censita populacio en 2008 estis 6 464 loĝantoj.
Situo
redaktiJaraíz de la Vera estas situa en la norda parto de Ekstremaduro en la komarko aŭ distrikto La Vera, el kiu ĝi funkcias kiel ĉefurbo, je altitudo de 561 m; je 117 km de Cáceres, provinca ĉefurbo kaj je 177 km de Mérida, la regiona ĉefurbo. La surfaco de ties teritorio estas de 62,52 km². Ĝi estas inter la montaraj deklivoj de la Sierra de Gredos kaj la valo de la Rivero Tiétar.
Klimato
redaktiLa klimato estas mediteranea, modifita de la influo atlantika vintre kaj de la troa varmo somere pro la efiko de la Sierra de Gredos, kiu protektas la tutan komarkon kaj kaŭzas pli da pluvo ol for de la montara zono. La mezaveraĝa precipitaĵo jara superax la 1100 mm.
Flaŭro
redaktiLa vegetaĵaro estas inter la seka de ebenaĵo kaj la humida de montaro, alterne el anzino kaj la kverko, al fagokverko kaj la kaŝtanarbo, kun aliaj specioj de la makiso, kiel la cisto, arbuto, junipero, ruĝa lavendo, eriko ktp. Grava estas ankaŭ en La Vera la vegetaĵaro ĉerivera: alnoj, poploj, filikoj ktp.
Faŭno
redaktiEn la kampoj de Jaraíz estas milvoj, gipsoj, leporoj, kunikloj, ruĝa perdriko, blanka cikonio, nigra cikonio, aproj, vulpoj... En la lagunetoj kaj rojoj estas fiŝoj kiel la barbioj, trutoj, tinkoj, karpoj ktp.
Historio
redaktiLa areo estis jam loĝata en antaŭromia epoko, ĉar restis ŝtonaj figuroj de bestoj. Ankaŭ dum la Romia Imperio. Dum la epoko de araboj estis fondita la urbo en tempo de Al-Andalus kun la araba nomo de harā'ith حرائث, kio signifas "kultivitaj kampoj".[1] Aliaj fakuloj pensas, ke la nomo povus esti antaŭromia.
La unua dokumento kie oni mencias Jaraíz estas buleo de la papo Honorio la 3-a kiu datiĝas de 1217, al la Arkiepiskopo de Toledo kiel rajtigilo fondi preĝejojn en Ekstremaduro. Ekde tiam la vilaĝo disvolviĝis ĝis epoko de la imperiestro Karlo la 5-a kiam akiras maksimuman amplekson, kaj demografie kaj ekonomie, religie kaj kulture.
Ekonomio
redaktiAgrikulturo de irigacio tre fruktodona (tabako, kapsiko) kaj brutobredado.
Vidindaĵoj
redakti- Plaza Mayor: la Placon oni konstruis en la 16a jarcento sed suferis diversajn modifojn. Ĉe ĝi elstaras la Urbodomo, la Palaco de la Episkopo Manzano de la 17a jarcento (nuntempe Muzeo de la Papriko) kaj diversaj blazonaj domoj.
- Preĝejo de Santa María kun pordejo de la 14a jarcento.
- Preĝejo de San Miguel konservas nur la turon de la origina konstruaĵo, ĉar detruiĝis la resto kaj estis rekonstruata dum la 20a jarcento klaŭ fuŝa stilo.
- Pilorio: estis en la Placo de Sankta Ana, sed ĝi estis rekonstruita el la originaj elementoj ĉe la ŝoseo al Jarandilla, ĉe la enirejo de la Parko de los Bolos. Ĝi staras sur kvar ŝtupoj kaj estas cilindra; en la parto alta elstaras tri brakoj kiuj finas per kapoj de animaloj aŭ gargojloj. Supre estas konuso kun blazono kiu montras specon de lupo. Ĝi estis konstruita en la unua loko ĉirkaŭ 1675 kiel simbolo de la ĵus akirita jurpovo de la municipo.
- Naturaj lokoj por marŝado kaj piedirado.
Gravulo
redakti- Gonzalo Korreas (1571 - 1631), grava humanisto kiu donas sian nomon al la loka mezlernejo.
Eksteraj ligiloj
redakti- Página web Neoficiala retejo pri Jaraíz Arkivigite je 2016-05-14 per la retarkivo Wayback Machine
Notoj
redakti- ↑ José María Calvo Baeza, Nombres de lugar españoles de origen árabe, Madrid, Darek-Nyumba, 1990