Guijo de Santa Bárbara
Guijo de Santa Bárbara [GIĥo de SANta BARbara] estas municipo de Hispanio, en la provinco Cáceres (Kacereso), regiono Ekstremaduro.
Guijo de Santa Bárbara | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio urbeto vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Ekstremaduro | ||
Provinco | Cáceres (Kacereso) | ||
Komarko | La Vera | ||
Poŝtkodo | 10459 | ||
Retpaĝaro | [1] | ||
Politiko | |||
Urbestro | Francisco Bernardo Huertas | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 390 (2008) | ||
Loĝdenso | 11 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 9′ N, 5° 39′ U (mapo)40.1537555-5.6553746Koordinatoj: 40° 9′ N, 5° 39′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 876 m [+] | ||
Areo | 35,1 km² | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Guijo de Santa Bárbara [+] | |||
La loĝantoj nomiĝas guijeños. La censita populacio en 2008 estis 390 loĝantoj.
Situo
redaktiGuijo de Santa Bárbara estas situa en la norda parto de Ekstremaduro en la komarko aŭ distrikto La Vera, je altitudo de 876 m; je 140 km de Cáceres, provinca ĉefurbo kaj je 200 km de Mérida, la regiona ĉefurbo. La surfaco de ties teritorio estas de 35,1 km². Ĝi situas en la deklivoj de la Sierra de Gredos, norde de Jarandilla de la Vera. La municipa teritorio de Guijo de Santa Bárbara estas sude de la montaro Sistema Central. Limas kun Tornavacas norde, kun Jarandilla sude, kun Losar oriente kaj kun Aldeanueva de la Vera okcidente.
Ekonomio
redaktiAgrikulturo kaj brutobredado tradicie. Turismo kaj konstruado lastatempe.
Interesaĵoj
redakti- Tipa arkitekturo de montaraj domoj (lignaj balkonoj kaj traboj) kaj stratoj kun vidaĵoj al montaro kaj kanjonoj.
- Preĝejo de Nuestra Sra. del Perpetuo Socorro (1776-78), kun bela mudeĥara volbo.
- Ermitejo de las Nieves (la Neĝoj) (la plej alta de Ekstremaduro, je ĉirkaŭ 1500 m).
- Taŭrludejo.
- Gastronomio de pano, fromaĝoj, marmeladoj kaj populara brando "glorja".