Tornavacas

municipo en la regiono Ekstremaduro de Hispanio

Tornavacas (Bovopasejo) estas municipo de Hispanio, en la provinco de Cáceres, regiono de Ekstremaduro.

Tornavacas
municipo en Hispanio • urbeto

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Ekstremaduro
Provinco Cáceres
Poŝtkodo 10611
Retpaĝaro Oficiala retejo
Politiko
Urbestro Jose Franco González González (PP-Extremadura Unida)
Demografio
Loĝantaro 1 181  (2009)
Loĝdenso 13 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 15′ N, 5° 41′ U (mapo)40.2556866-5.6885137Koordinatoj: 40° 15′ N, 5° 41′ U (mapo) [+]
Alto 871 m [+]
Areo 76,6 km² (7 660 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Tornavacas (Ekstremaduro)
Tornavacas (Ekstremaduro)
DEC
Tornavacas
Tornavacas
Situo de la komunumo en Ekstremaduro
Tornavacas (Hispanio)
Tornavacas (Hispanio)
DEC
Tornavacas
Tornavacas
Situo de la komunumo en Hispanio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Tornavacas [+]
vdr
Valo de Jerte vidata el la sudo, fone estas la vertico de la Montopasejo de Tornavacas kaj sub ĝi la eta blankaĵo de la vilaĝo.

Loĝantoj redakti

La loĝantoj nomiĝas Tornavaqueños. La censita populacio en 2009 estis de 1 181 loĝantoj.

Situo redakti

Tornavacas estas situa en la norda parto de Ekstremaduro en la plej norda parto de la komarkodistrikto Valo de Jerte, je altitudo de 871 m. La municipo de Tornavacas troviĝas ĉe la Montopasejo de Tornavacas, en la komenco de la Valo de Jerte. Ĉe la Sierra de Tormantos, en la okcidenta pinto de la Sierra de Gredos, en la provinco de Cáceres, ĉe la limopj kun la provinco de Ávila kaj la provinco de Salamanca.

Ekonomio redakti

Agrikulturo (ĉerizoj) kaj brutobredado: tradicie estis trapasejo de la enormaj gregaroj kiuj ĉiujare elmigris el Kastilio al Ekstremaduro kaj reen, kaj de tio devenas la nomo kaj pro tio aperas bovoj en la blazono (kvankam estas legendo pri epizodo de la 10-a jarcento kie la kristanoj uzis bovojn kun fajro inter la kornoj por malkuraĝigi la venkotajn arabojn). Lastatempe gravas ankaŭ la turismo.