Rohese de CLARE, ankaŭ konata post sia edziniĝo kiel Rohese de Monemue (mortis en 1149) estis la filino de Gilbert Fitz Richard de Clare. Ĉirkaŭ 1130 ŝi edziniĝis kun Baderon fitzWilliam de Monmouth. Ŝia patro jam estis mortinta je tiu dato, la geedziĝo estis celebrita en Kastelo de Striguil, fortikaĵo de sia frato Gilbert fitzGilbert de Clare (baldaŭ fariĝonta 1-a Grafo de Pembroke). Gilbert mem forestis, kaj estis la plej aĝa frato de Rohese, Walter fitzGilbert de Clare, kiu prezidis.

Rohese estis plej notinda pro sia malavareco al la Priorejo de Monmouth baldaŭ post sia edziniĝo. Kiel edziniĝinta virino ŝi agis pere de sia edzo, kiu registras en la ĉarto ke la donacoj estis faritaj "de mi mem kaj mia edzino, je ŝia peto ... farita en la Festo de Ĉiuj Sanktuloj la saman tagon en kiu ŝi edziniĝis kun mi en Striguil". La donaco ekvalidis "en la Festo de Sankta Marteno tuj sekvanta" en ceremonio en Monmouth ĉeestata fare de la fratoj de Rohese, Walter kaj Gilbert kaj de la edzino de Gilbert Isabel de Beaumont (antaŭe amorantino de Reĝo Henriko la 1-a). La donaco konsistis el unu dekono de la regularaj profitoj de la urbo de Monmouth, pagota en partopagoj trifoje ĉiujare.[1] En 1144 Rohese kaj Baderon faris pliajn donacojn al la Priorejo de Monmouth.[2]

Rohese kaj Baderon havis du filojn, James kaj Gilbert; estis Gilbert kiu sukcedis al sia patro kiel lordo de Monmouth.[3] Ili ankaŭ havis filinon, Rohese, kiu edziniĝis kun Hugh de Lacy, Lordo de Meath ĉirkaŭ 1155.

Referencoj redakti

  1. W. Dugdale; J. Caley, H. Ellis, B. Bandinel, eds, Monasticon Anglicanum (6 vols. London, 1817-1830) vol. 4 pp. 596-597
  2. J. Horace Round, ed., Calendar of Documents Preserved in France: 918-1206: Anjou: part 2 (1899) no. 1142
  3. J. Horace Round, ed., Calendar of Documents Preserved in France: 918-1206: Anjou: part 2 (1899) no. 1143

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti