Kosplejo

(Alidirektita el Rolkostumado)

Rolkostumadokosplejo (japane コスプレ, kosupure, angle cosplay) estas speco de reprezenta modo, en kiu la partoprenantoj uzas maskovestojn, akcesoraĵojn kaj kostumojn repezentantajn specifan ideon aŭ rolulon, kiu ordinare fontas el iu bildrakonto, videoludo, animeo, filmo aŭ alia kultura verko.

Persono rolkostumita kiel Vikipenjo

La vorto cosplay estas origine japanlingva vortokunfando el la anglaj vortoj costume + play (kostumo + ludi/roli),[1] sed nuntempe ĝi estas mondskale uzata subkultura termino en multaj diversaj lingvoj.

Referencoj redakti

  1. japane コスプレの意味 goo国語辞書