Roman Borisoviĉ Nikolskij

Roman Borisoviĉ NIKOLSKIJ estis rusa esperantisto verdikta al mortpafo de la Sovetunio por spionado por kaj varbado al "kontraŭrevolucia, trockiista terorista spiona organizaĵo". Li naskiĝis la 20-an de aprilo 1902 en Sankt-Petersburgo, kaj estis verdiktita al mortpafo en 1938.

Nikolskij laboris kiel vic-librotenisto en la 11-a tipografio[klarigu] de la ŝtata firmao Mospoligraf, kaj loĝis en Moskvo. Li estis senpartiano, meza klero.[klarigu]

La 17-an de februaro 1938 Nikolskij estis arestita per Moskva regiona filio de NKVD, kiel membro de kontraŭrevolucia, trockiista terorista spiona organizaĵo.[klarigu] Dum juĝesplorado li konfesis sin kulpa je prezentita al li krimo kaj atestis, ke en la suprenomitan organizaĵon li estis varbita en 1926 per ĝenerala sekretario de Centra Komito de Sovetrespublikara Esperantista Unio, Ernest Drezen, laŭ kies ordonoj li okupiĝis pri spionado kaj varbado.

La 4-an de oktobro 1938 dum kunsido de Milita kolegio de Supera Juĝistaro USSR, li ankaŭ konfesis sin kulpa kaj konfirmis siajn konfesojn, faritaj dum antaŭa juĝesploro. Agnoskinte Nikolskij kulpa en efektivigado de krimoj laŭ artikoloj 58-6, 58-8 kaj 58-11 KK RSFSR, Milita Kolegio de Supera Juĝistaro USSR verdiktis lin al la plej alta puno – mortpafo.

Eksteraj ligiloj redakti