Roman Michna

ĉeĥa esperantisto

Roman MICHNA (naskiĝis la 28-an de septembro 1915 en Lichnov - mortis la 17-an de novembro 2003) estis ĉeĥa esperantisto en Lichnov.

Roman Michna
Persona informo
Naskiĝo 28-an de septembro 1915 (1915-09-28)
en Lichnov
Morto 17-an de novembro 2003 (2003-11-17) (88-jaraĝa)
Lingvoj Esperantoĉeĥa
Ŝtataneco Ĉeĥio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

En Lichnov u Frenštátu estis memorŝtono, inaŭgu­rita la 14-an de majo 1936. Temis pri plaĉa monumento fare de la skulptisto V. Brázdil, laŭ skizo de samideano J. Špaček. La monon kolektis Roman Michna. La memorŝtono staris antaŭ la lernejo. Dum la nazia okupacio ĝi estis de­truita.

La 24-an de septembro 1950 en Kopřivnice estis inaŭgurita memorŝtono en la loka parko en formo bedo kun verda stelo (eble herba aŭ flora), en kies centro estis lokita granda ŝtono kaj sur ĝi fiksita tabulo kun verda stelo kaj surskribo „Zátiší dra Esperanto - Ripozejo de Dro Esperanto“. Post kelkaj jaroj la monumento estis likvidita dum rekonstruo de la urboparto kaj ties parko, la ŝtono estis ĵetita post la urbo en arbaro en rivereton, sed la tabulon savis ĝuste Roman Michna kaj forportis al sia hejmo. Nun la skoltoj en Kopřivnice trovis la ŝtonon, informis en loka kablotelevido pri sia trovaĵo kaj baldaŭ ilin mirigis ret-mesaĝo de la posteuloj de Roman Michna, ke la tabulon ili posedas kaj volonte ĝin disponigos, se la monumento estos renovigita. La skoltoj plie malkovris, ke la fondinto de skoltismo en Kopřivnice Rudolf Zanáška estis fervora esperantisto kaj eĉ fondis kolekton de esperantaĵoj en la urba muzeo, unuan muzean kolekton de esperantaĵoj en Ĉeĥio. Li ankaŭ iniciatis la monumenton, poste savitan de Roman Michna. Tiuj malkovroj vekis intereson ĉe la skoltoj pri Esperanto kaj ĝia movado.

Rimarko redakti

Fontoj redakti

  • Stanislav Kamarýt: Historio de la Esperanto-movado en Ĉeĥoslovakio, Praha 1983, p. 175 kaj 245 (pri la monumento en Lichnov)
  • Heroldo de Esperanto, 16 januaro 1951, Nova monumento al D-ro Zamenhof en Kopřivnice, Ĉeĥoslovakio, p. 1 (pri inaŭguro de la monumento en Kopřivnice)
  • Prelego de Kryštof Hyvnar, ĉefo de skoltoj en Kopřivnice, pri la trovo de la ŝtono kaj la tabulo, kiujn inviciatis Rudolf Zanáška kaj savis Roman Michna.
  • Ondřej Šalek: Klub esperantistů v Kopřivnice, PDF formata dosiero

Eksteraj ligiloj redakti