Romuald Kazimierz Ajchler (naskiĝis la 19-an de januaro 1949 en Duszniki, Grandpolio) estas pola politikisto kaj parlamentano de Alianco de Demokrata Maldekstrularo (AdDM).

Romuald Ajchler
pola EDE-aktivulo kaj maldekstra politikisto, membro de la Pola Parlamento
pola EDE-aktivulo kaj maldekstra politikisto,
membro de la Pola Parlamento
Persona informo
Romuald Ajchler
Naskiĝo 19-an de januaro 1949 (1949-01-19) (75-jaraĝa)
en Duszniki, Distrikto Szamotuły
Lingvoj Esperantopola vd
Ŝtataneco Pollando vd
Partio Alianco de Demokrata MaldekstrularoPola Unuiĝinta Laborista Partio vd
Profesio
Okupo politikistoesperantisto vd
Aktiva en Varsovio vd
Dum 8-a de novembro 2011
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Romuald Ajchler estas esperantisto kaj ano de Pola Asocio de Eŭropo - Demokratio - Esperanto (EDE-PL). Asistantino de la parlamentano Agnesa Grzechowiak ankaŭ estas anino kaj kunfondantino de EDE-PL. En majo 2012 la parlamentano aliĝis al la kreita en Pola Parlamento la Senat-Sejma Grupo Apoganta Esperanton. La 10-an de majo 2012 li partoprenis en la renkontiĝo de anoj de EDE-Federacio kaj EDE-PL kun la Vicprezidanto de Pola Sejmo Jerzy Wenderlich en la Pola Parlamentejo, en la renkontiĝo partoprenis ankaŭ Mecenato de Esperanto Etsuo Miyoshi kaj lia sekretario Atilio Orellana Rojas.