Rotacianta restoracio

Rotacianta restoracio (aŭ turniĝanta restoracio) estas restoracio, kutime en turo, kies manĝosalono estas larĝa cirkla platformo, kiu funkcias kiel granda disktelero. La rotacia frekvenco kutime estas 1 ĝis 3 turniĝoj hore. La gastoj do povas ĝui panoraman vidon sen forlasado de siaj sidlokoj. Tiaj restoracioj ofte situas en supraj etaĝoj de hoteloj, televidturoj, nubskrapuloj aŭ ĉe montopintoj.

Florian-turo, Dortmund: la unua turniĝanta restaŭracio, 1959
Turniĝanta restoracio "7nebo" en Ostankino-turo en Moskvo

La unua turniĝanta restoracio en modernaj tempoj estis projektita de la germana arkitektura firmao Will Schwarz por la supro de Florian-turo en Dortmund. Ĝi ekfunkciis la 1an de majo 1959. Unu jaron poste, en aprilo 1961, la Kairo-Turo kaj ĝia turniĝanta panorama restoracio, projektita de la egipta arkitekto Naoum Shebib estis inaŭguritaj.

Kelkaj surmontaj rotaciantaj restoracioj