Rotiferoj (Rotifera, ofte nomataj radanimaloj) formas filumon de mikroskopaj kaj preskaŭ-mikroskopaj fals-celomataj animaloj.

Ili estis unuafoje priskribita de John Harris en 1696, kaj aliaj formoj estis priskribitaj de Antoni van Leeuwenhoek en 1703.[1] Plej rotiferoj estas ĉirkaŭ 0.1–0.5 mm longaj (kvankam ties grando povas varii el 50 μm al ĉirkaŭ 2 mm),[2] kaj oftas en nesalakvaj medioj tra la tuta mondo kun kelkaj salakvaj specioj; ekzemple, tiuj de la genro Synchaeta.

Kelkaj rotiferoj estas naĝantoj kaj vere planktonaj, dum aliaj moviĝas vermece laŭlonge de subtavolo, kaj kelkaj estas nemovaj, loĝantaj ene de tuboj aŭ gelatenaj fiksuloj kiuj estas ligitaj al subtavolo. Ĉirkaŭ 25 specioj estas koloniaj (ekz., Sinantherina semibullata), ĉu senmovaj aŭ planktonaj. Rotiferoj estas grava parto de nesalakva zooplanktono, kaj grava manĝofonto kaj kun multaj specioj ankaŭ kontribuas al la malkompono de grundorganika materialo.[3] Plej specioj de rotiferoj estas tutmondaj, sed estas ankaŭ kelkaj endemiaj specioj, kiaj Cephalodella vittata el la Lago Bajkalo.[4] Ĵusa strikoda pruvaro, tamen, sugestas ke kelkaj 'tutmondaj' specioj, kiaj Brachionus plicatilis, B. calyciflorus, Lecane bulla, inter aliaj, estas fakte specikompleksoj.[5][6]

En kelkaj ĵusaj traktaĵoj, rotiferoj estas lokigitaj kun Acanthocephala en pli granda klado nomata Syndermata.

Referencoj redakti

  1. Harmer, Sidney Frederic & Shipley, Arthur Everett (1896). The Cambridge Natural History. The Macmillan company. p. 197. [1] Alirita la 5an de Marto 2017.
  2. Howey, Richard L. (1999). "Welcome to the Wonderfully Weird World of Rotifers". Micscape Magazine. [2] Alirita la 5an de Marto 2017.
  3. "Rotifers". FreshwaterLife. [3][rompita ligilo] Alirita la 5an de Marto 2017.
  4. Hendrik Segers (2007). Annotated checklist of the rotifers (Phylum Rotifera), with notes on nomenclature, taxonomy.
  5. Gómez, Africa; Serra, Manuel; Carvalho, Gary R.; Lunt, David H. (Julio 2002). "Speciation in ancient cryptic species complexes: evidence from the molecular phylogeny of Brachionus plicatilis (Rotifera)". Evolution; International Journal of Organic Evolution. 56 (7): 1431–1444. doi:10.1111/j.0014-3820.2002.tb01455.x. ISSN 0014-3820. PMID 12206243.
  6. Dec 2011 4th Internat. Barcode of Life conference, University of Adelaide.