Ruĝa Piramido

(Alidirektita el Ruĝa piramido)

La Ruĝa Piramido estas la tria piramido de Egiptio laŭ dimensioj aj la plej granda el tiuj situantaj en Dahŝur, je 40 kilometroj sude de Kairo. Ĝi ricevas sian nomon el la ruĝeca koloro de la ŝtonaj blokoj de ĝia kerno. Ĝi estis konstruigita de la faraono de la 4a dinastio Snofru. Ĝi reprezentas la uuan sukcesan provon starigi nudbrikan piramidon, iĝante la plej alta konstruaĵo en la mondo en la epoko de ĝia konstruo.

Ruĝa Piramido
glata piramido • arkeologia lokoPiramidoj de Egipto [+]

Koordinatoj29° 48′ 30″ N, 31° 12′ 21″ O (mapo)29.80833333333331.205833333333Koordinatoj: 29° 48′ 30″ N, 31° 12′ 21″ O (mapo)
Areo0,05 km² (5 ha) [+]

Ruĝa Piramido (Egiptio)
Ruĝa Piramido (Egiptio)
DEC
Ruĝa Piramido
Ruĝa Piramido
Map
Ruĝa Piramido
Vikimedia Komunejo:  Red Pyramid [+]
vdr
La Ruĝa Piramido

La origina nomo kiun ĝi havis estis: «La brila piramido». La lokanoj nomas ĝin El-haram el-watwat, tio estas «la blinda piramido».

La Ruĝa Piramido ne ĉiam estis ruĝeca. Ĝi estis kovrita de blankaj kalkŝtonoj de Tura, sed nur restas kelkaj en la bazo de la piramido. Dum jaroj, la kalkŝtono estis uzata por konstrui la konstruaĵojn de Kairo, montrante la koloron de ĝia interna strukturo.