Hindia vanelo

(Alidirektita el Ruĝbeka vanelo)

La Ruĝbrida vaneloHindia vanelo (Vanellus indicus) estas birdo de la familio de ĥaradriedoj kaj ordo de ĥaradrioformaj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Hindia vanelo

Alvokoj

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Ĥaradriedoj Charadriidae
Genro: Vanellus
Specio: Hindia vanelo Vanellus indicus
Boddaert 1783
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Disvastiĝo

redakti

Ĝi reproduktiĝas el Irako orienten tra tropika Azio. Kelkaj nordaj reproduktantoj estas migrantaj, sed la cetera populacio estas sidloka escepte por eventuala sezona ioma disiĝo.

Tiu specio malpliiĝas en sia okcidenta teritorio, sed estas multnombra en granda parto de tropika Azio, kie videblas en preskaŭ ĉiu malseka medio. Tiu specio preferas marĉojn kaj similajn akvajn mediojn.

Aspekto

redakti
 
Hindia vanelo.

Ili estas facile videblaj kaj rekoneblaj birdoj.

Ili estas grandaj vadbirdoj, tiel grandaj kiel Eŭrazia vanelo, sed kun nigraj krono, gorĝo, kolo, brusto kaj vostopinto.

La supra vizaĝo, malantaŭa kolo, flankoj, ventro kaj vosto estas blankaj -ĉio kiel strio ekde la okuloj malantaŭen- kaj la flugiloj kaj dorso estas brunaj, sed supre kun verdecaj nuancoj kaj en antaŭa flugilo kun violecaj.

Beko -kun nigra pinto- kaj vizaĝaj bridoj -ĝis okuloj- estas ruĝegaj kaj la longaj kruroj estas flavaj.

Ĝia alloga aspekto bone kongruas kun ties bruema naturo, per laŭta kaj kvazaŭ skoldanta alvoko.

Kutimaro

redakti
 
Vanellus indicus aigneri - MHNT

La ino demetas 3-4 makuletajn okrajn ovojn en surgrunda truo.

La manĝo de la Hindia vanelo estas ĉefe de insektoj, helikoj kaj aliaj senvertebruloj, kiuj estas bekoplukitaj el la grundo. La specio manĝas kaj tage kaj nokte.

Bildaro

redakti

Referencoj

redakti