Ruĝkapuĉa barbulo

La Ruĝkapuĉa barbulo (Eubucco tucinkae) estas specio de birdoj de la familio de Ramfastedoj aŭ de propra familio de Kapitonedoj, laŭ kelkaj fakuloj, sed ĉiukaze parencoj de tukanoj, tukanetoj kaj membroj de la grupo de Sudamerikaj barbuloj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ruĝkapuĉa barbulo
Ruĝkapuĉa barbulo
Ruĝkapuĉa barbulo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pegoformaj Piciformes
Familio: Ramfastedoj Ramphastidae
Genro: Eubucco
Specio: E. tucinkae
Eubucco tucinkae
(Seilern, 1913)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Tiu ĉi specio estas tre simila al la samgenrano Ruĝkapa barbulo, sed la ruĝa kapo estas eĉ pli ampleksa en la supra brusto kaj en tiuj flankoj (ŝultroj) estas grizaj makuloj. Ankaŭ ne estas la blanka nuka strio de la alia specio. La aliaj karakteroj similas, tio estas flavaj beko (kun nigra barbobrido) kaj ventro, verdeca dorso kaj malhelaj grenatkoloraj okulirisoj.

Ĝi troviĝas en Bolivio, Brazilo kaj Peruo. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj kaj tre degraditaj eksarbaroj.

Source redakti