Ruĝverta gruo

(Alidirektita el Ruĝkrona gruo)

La ruĝverta gruo (Grus japonensis) el la ordo de gruoformaj birdoj kaj familio de gruedoj vivas ĉefe en Ĉinio, kaj krome, ankaŭ troviĝas en Japanio, Koreio kaj iamaj teritorioj de Sovetunio. Ili generas sur la ebenaĵoj Nenĝjang kaj Sanĝjang de la Nordoriento, Ĉinio, kaj travintras en la meza kaj malsupra basenoj de Jangzi-rivero kaj Tajvano.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ruĝverta gruo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Gruoformaj Gruiformes
Familio: Gruedoj Gruidae
Genro: Grus
Specio: G. japonensis
Grus japonensis
(Statius Muller, 1776)
Konserva statuso

Konserva statuso: En danĝero
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La ruĝverta gruo estas malofta birdo fame konata en la mondo. Ĝi ĝuas grandan ŝaton pro siaj nuda ruĝa verto, blanka korpo, gracia paŝado kaj bela dancado. Ambaŭflanke de ĝia kolo punktiĝas nigraj plumoj kaj ĝi tenas la internajn nigrajn flugplumojn sur la blankaj plumoj ĉe la vosto dum sidado. La krioj de la ruĝverta gruo estas sonoraj. Gian sekson oni malfacile distingas laŭ la ekstera formo, sed ĝi klare distingiĝas per siaj krioj. Ĉe kriado la virgruo aŭdigas kontinuan unusilaban sonon, etendas sian bekon al la ĉielo kaj alte levas siajn flugilojn, dum la gruino eligas intermitan dusilaban sonon malpli sonoran ol tiu de la virgruo, etendas sian bekon horizontale kaj ne levas siajn flugilojn.

Tiu palearktisa specio precipe vivas en akvoriĉaj marĉoj, kun altaj fragmitoj. Ĉiun printempon aro post aro da ruĝvertaj gruoj flugas el sudo al sia genera loko. En la pariĝa tempo la gegruoj senĉese dancadas kaj laŭte kantas kun etendita kolo. La ruĝvertaj gruoj praktikas monogamion kaj la paro kunvivas dum la tuta vivo. Ilia nesto estas telerforma kaj simpla el tigoj, folioj kaj infloreskoj de velkintaj fragmitoj kaj muskoj. Ĝenerale, la gruino demetas 2 ovojn, kiujn alterne kovas la gegruoj. Post 31-33 tagoj elkoviĝas la gruidoj. Du tagojn post sia eloviĝo la birdidoj jam povas ĉie vagadi kaj serĉi manĝaĵon kune kun siaj gepatroj, kaj post duonjaro ili jam povas flugi al sudo por travintri. Ili maturiĝas post 5-6 jaroj. La ruĝverta gruo povas vivi 50-60 jarojn, tial oni rigardas ĝin kiel simbolon de longviveco.

Vidu ankaŭ redakti