Rubik's 360 estas tridimensia mekanika enigmo ekvendita en 2009 de Ernő Rubik, kreinto de la Kubo de Rubik kaj aliaj enigmoj. Rubik's 360 estis publikigita la 5-an de Februaro, 2009, ĉe la Nurenberga Internacia Ludilo Festivalo, antaŭ sia tutmonda ekvendo en Aŭgusto de tiu jaro.

Solvita Rubik's 360 enigmo

Malsimile al la plimulto de la enigmoj de Rubik, Rubik's 360 estas fizika defio, kiu bezonas manan lertecon anstataŭ lerni kaj memori algoritmojn. La enigmo konsistas el la movado de ses pilkoj havantaj po alian koloron el centra sfero en ses kolorigitajn ujojn trovataj en la ekstera sfero. Oni faras tion zorge kaj lerte movante la pilkojn tra meza sfero havanta nur du truojn. Tri sferoj entute konsistigas la enigmon.

Simile al la Kubo de Rubik, Rubik's 360 havas nur unu solvon, sed oni ne povas solvi ĝin per disrompo. Oni konsideras ĝin taŭga por ĉiuj aĝoj kaj cenzoroj priskribas ĝin kiel tre amuzan kaj enmiksan.

Vidu ankaŭ

redakti
  • Ball-in-a-maze puzzle
  • Perplexus
  • Rubik's Revenge