Rudi! Radio für Kinder
Rudi! Radio für Kinder (ankaŭ: Rudi, der rasende Radiohund; laŭvorte: Radio por infanoj - Rudi, la hastanta radihundo) estas aŭstra parte literatura elsendo por infanoj, damoj, sinjoroj kaj hundidoj.
Elsendanto
redaktiĜin produktas la kultura radikanalo Österreich 1 kaj ĝi aŭskulteblas de lundo ĝis vendredo (ne dum festotagoj) inter la 14.55 h kaj 15.00 h[1]
Ekde januaro 2009 eblas ricevi kaj deŝuti la elsendojn ankaŭ podkaste. En la 8-a de januaro 2009 oni festis la 1000-an datrevenon estiĝan.[2]
Enhavoj
redaktiLa elsendoj pritraktas ĉiujn ajn socie aŭ science gravajn aferojn, kiuj estas en por infana aŭskultantaro taŭga maniero en formo de raportado disaŭdigitaj.
Tiel la de la hundo intervjuitaj personoj kaj fakuloj parolas pri siaj spertoj. Ekzemple: kiel travivi momentojn de koleriĝo, timo, envio kaj ĵaluzo; kiel vivas la bestoj vintre; kiel pligrandigi la rapidecon dum glitado sur ennaĝeja glitejo. Gastoj estas eĉ veraj astronaŭtoj aŭ posedantoj de fantomaj karuseloj.
Krome oni laŭtlegas ĉiun duan mardon kaj ĉiun vendredon historietojn de Christine Nöstlinger.
Kunlaborantoj
redaktiKunlaborantoj de la elsendoj estas Rudi Radihundo (kun la voĉo de Paul Urban Blaha), la respondeculo por la tono (Georg Kusztrich) kaj Rosi (Stefanie Dvorak).
Eksteraj ligiloj
redakti- Christine Nöstlinger en la radio ORF: "Rudi! Radio für Kinder"[rompita ligilo]
- Prezento de la elsendo sur la retpaĝaro de ORF. Arkivigite je 2014-04-07 per la retarkivo Wayback Machine
Piednotoj
redakti- ↑ Nova programaro de 2010.. Arkivita el la originalo je 2010-01-19. Alirita 2010-01-19 .
- ↑ http://www.ots.at/presseaussendung.php?ch=medien&schluessel=OTS_20061229_OTS0083[rompita ligilo]