Rumana Olimpika kaj Sporta Komitato
nacia olimpika komitato de Rumanio
(Alidirektita el Rumana Olimpika Komitato)
La Rumana Olimpika kaj Sporta Komitato (rumane Comitetul Olimpic și Sportiv Român, COSR) estas neprofitdona organizaĵo, kiu funkcias kiel la Nacia Olimpika Komitato (NOK) de Rumanio. Ĝi kreiĝis en 1914 kaj estis internacie agnoskita sekvajare. Ĝis la jaro 2004 ĝi havis la nomon Rumana Olimpika Komitato (rumane Comitetul Olimpic Român, COR), de tiam la novan titolon. Kiel NOK, la Rumana Olimpika kaj Sporta Komitato celas subteni rumaniajn atletojn, sporton en Rumanio kaj organizi tiujn Olimpikajn Ludojn, kiuj okazas en Rumanio, kvankam ĝis la jaro 2024 ankoraŭ nek okazis nek estonte antaŭvidatas Olimpikaj Ludoj en la lando.
Rumana Olimpika kaj Sporta Komitato | ||
---|---|---|
Nacia Olimpika Komitato | ||
Komenco | 1914 | |
Lando(j) | Rumanio vd | |
Sidejo | Rumanio, Rumanio | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Eksteraj ligiloj
redaktiVidu ankaŭ
redakti