Rumbeke ([RYMbe:k']) estas eksa municipo de Belgio, kiu en 1977 aliĝis al la urbo Roeselare. Ĝi estas precipe konata pro la kastelo de Rumbeke.

Kastelo de Rumbeke

Fama loĝanto estis Odiel Defraeye (1888-1965), en 1912 la unua belga venkinto en la biciklista konkurso Tour de France.

En Rumbeke en 1915 mortis Hendrik Nabbé, pionira belga esperantisto.