Rybka estas ŝakprogramo fare de internacia majstro Vasik Rajlich. Je Decembro 2006, Rybka estas la plej alte taksita ŝakprogramo ĉe pluraj listoj pri taksado de ŝakprogramoj: CCRL, CEGT, SSDF, SCCT, kaj CSS[1]. Ekde la 10-a de Junio, Rybka funkcias ĉu per unu, ĉu per multaj procesoroj (SMP). Rybka haveblas por la mastrumsistemo Vindozo.

Rybka
Lasta stabila versio 4.1
Permesilo nelibera permesilo
Retejo rybkachess.com
vdr

Nomo redakti

La vorto Rybka signifas fiŝeto en la ĉeĥa lingvo. Propranome, oni elparolas ĝin /'rɪpka/. Al demando pri la nomo en intervjuo de Alexander Schmidt «Ĉu vi elektis la nomon Rybka, ĉar via programo ĉiam forglitas el la manoj, kiel fiŝeto?», Vasik Rajlich iam respondis: «Pri la nomo Rybka, mi bedaŭras, sed tio restos mia privata sekreto :-)»[2]

Teamo redakti

 
Iweta kaj Vasik Rajlich

Vasik Rajlich estas la ĉefa verkisto de Rybka. Iweta Rajlich estas la ĉefa testanto de Rybka. Jeroen Noomen estas la verkisto de ĝia libro de malfermado. Christoph Kling estas la desegnisto de la retpaĝaro de Rybka.

Versioj de Rybka redakti

  • 2006-11-10 Rybka 2.2 UCI
  • 2006-09-26 Rybka 2.1o UCI
  • 2006-07-17 Rybka 2.1 UCI
  • 2006-06-10 Rybka 2.0 Beta
  • 2005-10 Rybka 1.0 Beta

Grafikaj uzulinterfacoj redakti

Rybka estas ŝak-motorprogramo. Eblas uzi ĝin kune kun diversaj grafikaj uzulinterfacoj kiel:

  • Arena (libera programo)
  • Chessbase/Fritz
  • Chess Assistant
  • Shredder
  • Chess Partner

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Ekseteraj ligiloj redakti