Lichess

Intereta ŝakludo

Lichess estas malfermkoda intereta ŝakservilo. Ĝi estas libera, senpaga kaj ĉie uzebla. Ĝia ĉefa celo estas ebligi liberan, altkvalitan ŝaktravivaĵon por iu ajn, ie ajn. Ĝi ne postulas registradon, iu ajn povas ludi anonime. Ĉiuj ecoj estas haveblaj senkoste sed eblas gajni honoran ikonon (flugilon) de patronan statuson pere de regulaj donacoj kvankam tio donas neniun kroman funkcion. La nomo venas el kombino de realtempe/malpeza/libera (angle: live/light/libre) kaj ŝako (angle: chess).

Lichess
Disvolvo Thibault Duplessis
Distribuo Discord Store
Licenco GNU Affero General Public License, version 3.0 or later
vdr
Lichess
Lichess
Lichess
retejo • komputila ŝako • libera programaro • Interreta ŝakejo • online community
Retadreso https://lichess.org/
Lingvo(j) Multaj (inkludas esperanton)
Registriĝo libervola
Fondiĝo 20-a de junio 2010
Stato aktiva
vdr

Historio redakti

Lichess estis fondita de Thibault Duplessis, franca programisto. La Lichess softvaro kaj la dezajno estas malfermkodaj sub la AGPL-licenco.[1]

En aprilo 2020 lichess.org havis la tutmondan rangon 1,405 ĉe Alexa,[2] plej multaj el la vizitantoj estas el Usono, Germanio, Rusio, Unuiĝinta Reĝlando kaj Irano. Lichess estas la dua ŝakservilo nur post Chess.com kiel unu el la plej popularaj retaj ŝakserviloj en la mondo.

La 11-an de februaro 2015 oficiala Lichess programo estis publikigita por Androidaj poŝtelefonoj. Programo por iOS estis publikigita la 4-an de marto 2015.

Trajtoj redakti

La retejo permesas al uzantoj ludi realtempajn aŭ korespondajn ŝakludojn kontraŭ aliaj ludantoj ĉe malsamaj tempokontroloj. Ĝi havas trejnadotrajtojn, inkluzivas bazan ŝakteorion, taktiktrejnadon, ŝakkoordinatojn, puzlojn kaj studojn. Ĝi ankaŭ rajtigas fervorajn ŝakludantojn aranĝi trejnadservojn por ili mem. En ĝi eblas ludi la plurajn ŝakvariantojn:

  • Antichess
  • Atomic chess
  • Chess960
  • Crazyhouse
  • Horde
  • King of the Hill
  • Racing Kings
  • Three-check chess

Lichess estis la unua retejo, kiu havis ecojn por helpi vide handikapitajn homojn ludi ŝakon en en interreton. Ĝi ankaŭ havas ŝak-puzle bazitan CAPTCHA sistemon.

Uzantoj ankaŭ povas ludi ludojn kontraŭ la Stockfish-ŝakmotoro sur kelkaj malfacilecaj niveloj. Ili ankaŭ povas analizi specifajn poziciojn de norma ŝako aŭ iujn ajn da la apogitaj alternativaj reguloj de ŝakoj.

Por registritaj ludantoj Lichess ebligas rangigsistemon kaj donas la kapablon konkuri en turniroj (en 2 versioj arenaj kaj svizaj turniroj), krei kaj komenti en la forumoj kaj peti servilan ludanalizon por iu finpretigita ludo. La rangigoj por norma ŝako estas klasifikitaj en Bullet, Blitz, rapidaj aŭ klasikaj depende de la laŭtaksa sumtempo de la ludo.

En ĝi eblas vidi realtempan televidan komentadon de ludoj, voĉajn elsendojn de komentistoj, filmarojn (ĉefe ligita al videetoj el YouTube), elŝutebla datumbazo kun milionoj da ludoj, eblecoj enŝuti kaj elŝuti ludojn en pluraj dosierformoj kiel PGN, FEN, GIF ka. La API estas uzebla kaj ĝi ankaŭ donas plurajn gadgets por aldoni el retejoj kaj blogoj.

Poŝtelefona aplikaĵo redakti

Lichess havas poŝtelefonan aplikaĵojn por iOS kaj Androido.[3][4]

Esperanto redakti

La retejo estas tradukita al pli ol 80 lingvoj el kiuj 30 estas markitaj kiel kompletaj inter kiuj Esperanto aperas. Ĝi estis tradukita de volontuloj ĉe la retejo crowdin.com.[5] Kontribuis al la esperanta traduko plurdeko da esperantistoj kaj ĝi estas tradukita je pli ol 70%. En la retejo estas teamoj de esperantistoj kaj ofte okazas turniroj organizitaj de ili.[6]

Referencoj redakti

  1. Kodo de Lichess ĉe github (angle). Alirita 2020-05-16.
  2. Lichess ĉe Alexa (angle). Arkivita el la originalo je 2019-05-25. Alirita 2020-05-16.
  3. lichess por androido ĉe play store (angle). Alirita 2020-05-12.
  4. lichess por iOS ĉe App Store (angle). Alirita 2020-05-12.
  5. Tradukejo de lichess ĉe crowdin (angle). Alirita 2020-05-12.
  6. La viruso aktivigis esperantistajn ŝakemulojn (esperante). Libera Folio (2020-05-01). Alirita 2020-05-16.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti