Sándor Albert (redaktoro)

ALBERT Sándor estis rumanuja hungara redaktoro. Li naskiĝis en Kluĵo la 18-an de januaro 1926.

Kariero

redakti

La mezlernejon li finis en Aiud kaj Kluĵo kaj li havigis diplomon de instruisto pri la hungara lingvo kaj literaturo en Universitato Bolyai de Kluĵ. Ekde 1953 li estis ano de redaktkomitato de Igazság en Kluĵo, ekde 1957 vicĉefredaktoro de Előre kaj ekde 1968 en Braŝovo ĉefredaktoro de Új Idők - kiu baldaŭ nomiĝis Brassói Lapok - ĝis 1982).