PALOTAY Sándor (pro. palotai) estis hungara adventista pastro, prezidanto de la Konsilantaro de Liberaj Eklezioj naskita en Lupeni la 25-an de septembro 1926 kaj mortinta en Budapeŝto la 5-an de aŭgusto de 1979.

Biografio redakti

Sándor Palotay de 1954 li estis la dungito de la H. N. Adventista Eklezio, pastro, poste ekonomia sekretario. En 1958 li estis sekretario de la Konsilantaro de Liberaj Eklezioj (SZET), en 1961 ĉefsekretario, afergvidanta direktoro, de 1969 prezidanto. En 1960 li fariĝis respondecredaktoro de la baptista gazeto Békehírnök. En 1966 li estigis la instituton por pastroinstruo de SZET (de 1972 la tie finintoj povis doni pastran ekzamenon en la Reformita Teologio de Debreceno). De 1958 li estis ano de Kristana Packonferenco. En 1972 li akiris diplomon de instruisto en la Reformita Teologio de Debreceno, en 1978 li doktoriĝis en la Evangelia Teologia Akademio de Budapeŝto.

Verkoj redakti

  • A nazarénusok (kun Jenő Szigeti, Bp., 1969);
  • Tévedések útján. A „Jehova tanúi” (kun Szigeti Jenő, Bp., 1977).

Fonto redakti