Sándor Szerdahelyi

SZERDAHELYI Sándor (serdaheji) estis hungara ĵurnalisto naskita en Apáca en 1873 kaj mortinta en Budapeŝto la 5-an de decembro 1913.

Biografio redakti

Sándor Szerdahelyi pristudis juron en Budapeŝto. Ekde 1891 li estis kunlaboranto de la Magyar Hírlap, ekde 1896 eksterpolitika rubrikgvidanto, ĉefartikolverkisto, landkunvena raportisto de Pesti Napló, ekde 1901 ĝia respondecredaktoro. Ekde 1908 li estis la redaktoro kaj eldonisto de gazeto A Polgár de la partio Vilmos Vázsonyi. Li tradukis plurajn eksterlandajn romanojn hungaren, kaj en pseŭdnimo Hadzsi publikis ankaŭ skizojn kaj kronikojn.

Fonto redakti