São Pedro do Sul
São Pedro do Sul estas urbo de Portugalio, situanta en la okcidento de la Distrikto Viseu, Centra regiono kaj la subregiono Dão-Lafões. Ĝi havas ĉirkaŭ 3 600 loĝantojn (2021).
São Pedro do Sul | |||
---|---|---|---|
municipo de Portugalio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 3660 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 16 851 (2011) [+] | ||
Loĝdenso | 48 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 45′ N, 8° 4′ U (mapo)40.75-8.0666666666667Koordinatoj: 40° 45′ N, 8° 4′ U (mapo) [+] | ||
Areo | 349 km² (34 900 ha) [+] | ||
Horzono | UTC±00:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo São Pedro do Sul, Portugal [+] | |||
Ĝi estas sidejo de la municipo São Pedro do Sul, kiu havas totalan areon de 348,95 km², kaj 16 851 loĝantojn (2021), subdividita en 14 fregezioj. La municipa teritorio limas nordoriente kun Castro Daire, sudoriente kun Viseu, sude kun Vouzela, sude kaj okcidente kun Oliveira de Frades (norda parto), okcidente kun Vale de Cambra kaj nordokcidente kun Arouca. La teritorio estas inter la rivero Vouga (sude) kaj la rivero Paiva (norde), dum la sidejo mem estas ĉe la rivero Vouga kaj apud Vouzela trans la riveron.
Historio
redaktiPrahistorian loĝadon atestas monumentaj megalitoj troviĝantaj en la municipo. El la romia epoko estas disaj restaĵoj. Elstaras la arkitekturo de la 17-a kaj 18-a jarcentoj, videbla ĉefe en la senjordomegoj.
La areo de São Pedro do Sul estis konkerita el islamanoj inter 1058 kaj 1064, kiuj estis respektive, la jaroj de la konkeroj de Viseu kaj de Koimbro. Post la fondo de la Reĝlando Portugalio (en 1143), ekis administracia organizado, per kreado de municipoj. Tiu ĉi municipo devenas el iama municipo Lafões, de kiu ĝi estis unu el du sidejoj, kun Vouzela. En 1836, Lafões estis dispartita inter Vouzela kaj São Pedro do Sul.
Estis Senjoro de tiu loĝloko en teroj de Lourosa kaj Quinta do Amaral, D. Afonso Ermigues do Amaral, naskiĝinta en 1245, laŭ registro en la dokumentoj de la reĝo D. Afonso la 3-a. La urbo mem São Pedro do Sul estis altigita al la kategorio de cidade (urbo) la 12an de Junio 2009.
En la unua duono de la 20-a jarcento la loĝantaro estis stabila kaj atingis pli ol 25 000 loĝantojn en 1950, sed poste malpliiĝis iomete pro elmigrado ĝis nunaj 15 000 loĝantoj.
Submunicipoj
redaktiSão Pedro do Sul havas la jenajn fregeziojn:
- Bordonhos
- Carvalhais e Candal
- Figueiredo de Alva
- Manhouce
- Pindelo dos Milagres
- Pinho
- Santa Cruz da Trapa e São Cristóvão de Lafões
- São Félix
- São Martinho das Moitas e Covas do Rio
- São Pedro do Sul, Várzea e Baiões
- Serrazes
- Sul
- Valadares
- Vila Maior
Vidindaĵoj
redaktiEn pluraj loĝlokoj estas interesaj preĝejoj kaj kapeloj, kun gravaj pentraĵoj kaj valoraj liturgiaj juveloj; krome estas ankaŭ nobelaj domegoj ĉefe el la 18a jarcento.
- Kastrumoj da Cárcoda en Carvalhais, de Banho en São Pedro do Sul kaj de Nossa Senhora da Guia en Baiões
- Blazondomego Solar dos Malafaias
- Konvento de Sankta Kristoforo aŭ de São Cristóvão de Lafões
- Palaco de Reriz
- Pedra Escrita (skribita ŝtono), megalito kun geometriaj misteraj gravuraĵoj
- Preĝejo de Nossa Senhora da Nazaré kaj ĉefa preĝejo en Carvalhais VC 1995
- Ponto de Manhouce
- Romia banejo konata kiel Piscina de D. Afonso Henriques
- Konvento de Franciskanoj en São Pedro do Sul
- Pontoj, kapeloj kaj dolmenoj de Manhouce
Bildoj
redakti-
Blazono en la Konvento de Sankta Kristoforo aŭ de São Cristóvão de Lafões.
-
Konvento de Sankta Kristoforo aŭ de São Cristóvão de Lafões.
-
Bordonhos.
-
Carvalhais.
-
Preĝejo de Manhouce.
-
Santa Cruz da Trapa.
-
Sanktejo de São Macário en São Martinho das Moitas.
-
Banloko Rainha Dona Amélia.
-
Pilorio de Sul.
Referencoj
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo São Pedro do Sul (Portugal) en la portugala Vikipedio.