Säkkijärvi estis eksa komunumo de Finnlando plejparte en cedita areo sur bordo de Viborga golfo, kiu apartenas al Finna golfo. Al komunumo Säkkijärvi apartenis premilite monteta areo en nordo, pli ebena areo sur marbordo kaj iuj insuloj de Finna golfo. En Säkkijärvi fluis al maro riveroj Santajoki kaj Vilajoki. Kirkvilaĝo de Säkkijärvi kaj la administra centro de la komunumo situis apud Santajoki. La plej gravaj vivmetodoj estis agrikulturo kaj fiŝkaptado. En 1700-aj jaroj aperis ankaŭ ŝipa konstruo. Säkkijärviana ligna metio estis konata. Industrio estis en komunumo malmulte. En 1900-aj jaroj dum la finna epoko el Säkkijärvi transloĝiĝis multaj homoj al Usono.

Terareo de Säkkijärvi estis 492,58 km² en 1939. Samjare la komunumo havis 8685 loĝantojn. El la terareo proksimume 90 % 448,7 km² estis cedita al Sovetunio en Vintra milito. Dum la milito en Säkkijärvi estis fortaj bataloj. Soveta armeo alvenis el glacio de Finna golfo. Kirko de Säkkijärvi bruliĝis. 43,9 km² el areo de Säkkijärvi restis en Finnlando, sed la komunumo perdis do esencajn partojn, ke ĝi estis decidita nuligi. Agrikulturaj loĝantoj de ceditaj areoj de Säkkijärvi estis movita postmilite al Valkeala kaj Elimäki. En 1946 en Finnlando restintaj partoj de Säkkijärvi estis ligita en Ylämaa kaj Miehikkälä. Rusoj donis por kirkvilaĝo de Säkkijärvi nomon Uljanevko laŭ nomo de Lenin. Poste por sama loko estis donita nomo Kondratjevo. Säkkijärvi estas en Finnlando konata pri muzikpeco Säkkijärven polkka.